Tiparo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiparoliteraro[1] estas aro da tipoj (kutime la alfabeto plus iom), kiuj havas komunan stilon kaj aspektotrajtojn. Por presi tekston aŭ montri ĝin sur komputila ekrano, necesas elekti, kiun tiparon uzi. La tiparo diktas tion, kiel la literoj aspektas.

Por montri Esperanto-tekstojn oni kutime elektas Unikodan tiparon aŭ tiparon, kiu kovras la familion latino 3 de latinidaj literoj.

specimeno de tiparo "Verdana"

Tiparoj estas artaj verkoj; ilian uzon regas aŭtoraj rajtoj. Kelkaj tiparoj estas eksplicite senkoste uzeblaj kaj tial multe uzataj. Aliaj estas disdonataj kun komputilaj mastrumaj sistemoj kaj tial almenaŭ ŝajne ne kostas.

Konata esperantisto, kiu kreis multajn tiparojn, eĉ esperantajn, estis Franko Luin.

Kursiva pangramo

Ĉu kvazaŭdeca fuŝĥoraĵo ĝojigeblas homtipon?

Vidu ankaŭ

Referencoj