Traian Basescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Traian Băsescu

Traian BĂSESCU [trajan bəsesku] (n. 4-an de novembro 1951 en Murfatlar) estis la prezidento de Rumanio ekde la 20-a de decembro 2004 ĝis la 21-a de decembro 2014. Li estis ministro de transportado en 1992 kaj denove inter 1996-2000. Inter 2000-2004 li estis ĝenerala urbestro de Bukareŝto (la rumana ĉefurbo) sed rezignis el la funkcio fariĝinte prezidento de Rumanio.