Tranĉeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉeo kiel parto de la Hindenburg-linio en la unua mondmilito

Tranĉeo estas formo de kampa fortikaĵo, plej ofte en formo de simpla terfosaĵo, kiu servas ambaŭflankan defendon kontraŭ pafoj, splitaĵoj de bomboj, granatoj. Oni povis en ĝi stari aŭ genui. Multaj tranĉeoj karakterizis la usonan enlandan militon kaj la unuan mondmiliton (tranĉea milito.

Por atingi pli bonan protekton kontraŭ enpenetranta malamiko kaj granata tarfo, oni elformis la tranĉeojn zigzagforme.

Oni konstruis diversajn tranĉeojn en la diversaj armeoj laŭ propraj militistaj antaŭskriboj. Oni ofte uzis pikdratojn kaj sabloplenigitajn sakojn por igi la tranĉan sistemon pli efika.