Triĥopteroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Triĥopteroj estas ordo, nome Trichoptera, de insektoj kun proksimume 12,000 priskribitaj specioj.[1] Ili estas malgrandaj insektoj similaj al tineoj kiuj havas du parojn de harecaj membranecaj flugiloj. Ili estas tre proksime rilataj al Lepidopteroj (tineoj kaj papilioj) kiuj havas skvamojn en siaj flugiloj, kaj ambaŭ ordoj kune formas la superordon Amfiesmenopteroj. Triĥopteroj havas akvajn larvojn kaj troviĝas en ampleksa vario de habitatoj kiaj rojoj, riveroj, lagoj, lagetoj kaj portempaj akvejoj. La larvoj de multaj specioj faras protektajn ujojn el silko ornamate el ŝtoneteroj, sableroj, bastoneteroj aŭ aliaj rubaĵoj. La nomo "Trichoptera" devenas el greka: θρίξ, "haro") + πτερόν, "flugilo").

Notoj

  1. Ralph W. Holzenthal, Roger J. Blahnik, Aysha Prather & Karl Kjer (2010-07-20) Trichoptera. Tree of Life Project.