Trogir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urboplaco
Fortreso
Vidaĵo al la urbo Trogir
Vidaĵo al la urbo Trogir kun parto de la transa flanko de la urbo

Trogir (germane kaj itale Trau, greke Tragurion) estas malgranda havenurbo ĉe la Adriatika marbordo de Kroatio, en la regiono Dalmatio. Trogir situas ĉ. 27 kilometojn okcidente de Split. La urbo havas ĉ. 11 000 loĝantojn. La historia centro de la urbo estas en 1997 registrita sur la listo de mondheredaĵoj de UNESKO.

Oni fondis ĝin en 385 a.K. kiel grekan kolonian urbon, poste okupis ĝin Romio. Ĝi estis en la 6-a jc. p.K. parto de la Orientroma Imperio, poste venis sub regadon de Venecio. Ĝi apartenis al la Hungara Reĝlando de 1180 ĝis 1322. Dum la mongola invado, la hungara reĝo Bela éa 4-a fuĝis tien.

Ĝi estis en 1920 parto de Jugoslavio, post ties disfalo, apartenas ĝi al Kroatio.

Eksteraj ligiloj