Trujillo Alto
Truhiĵo Alto (hispane: Trujillo Alto) estas komunumo aŭ municipo de Porto-Riko. Truhiĵo Alto situas en nordorientan humidajn montetojn de la lando. La komunumo apartenas al la San-Juano areo, ĉefurbo de Porto-Riko. San-Juano situas norde kaj okcidenta, Gurabo kaj Caguas sude, kaj Carolina oriente. La komunumo havas 55,6 km².
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
Laŭ la censado de la jaro 2000, la komunumo havis 75.728 loĝantojn. Laŭ la datenoj de la censado la loĝantaro kreskis je 14.608 loĝantoj aŭ 23.9% inter 1990 kaj 2000. Truhiĵo Alto estas la deka komunumo se oni konsideras ĝian loĝantaron.
Truhiĵo Alto loĝantaro dum la 20a jarcento:
| Jaro | Loĝantaro Trujillo Alto |
|---|---|
| 1899 | 5.683 |
| 1920 | 7.470 |
| 1940 | 11.726 |
| 1950 | 13.605 |
| 1960 | 18.251 |
| 1970 | 30.351 |
| 1980 | 51.389 |
| 1990 | 61.120 |
| 2000 | 76.808 |
| 2010 | 74.842 |
Vetero [redakti]
Jare la temperaturo estas 77.3°F. La regiono estas pluva, ĝi havas 72 colojn da pluvo jare. La plej pluvaj monatoj estas aŭgusto kaj septembro kaj la plej sekaj monatoj estas februaro kaj marto.
Akvofontoj [redakti]
La Río Grande de Loíza (Loiza granda rivero) zigzagas tra la teritorio de la suda regiono (Kagŭas kaj Gurabo) ĝis la orienta regiono (Karolina). La komunumo havas dek kvin riveretojn kies nomoj estas (hispane): Limones, Naranjo, Carraízo, Cepero, Colorada, Blasina, Grande, Hoyo Frío, La Gloria (antaŭ Quebrada Infierno), Pastrana, Rohena, Sabana Llana, Matienzo, Maracuto kaj Variante. La artefarita lago Carraizo situas tra la kvartaloj Carraízo kaj La Gloria kaj provizas trinkeblan akvon al San-Juano. Ankaŭ la komunumo havas 19 fontojn (hispana lingvo: manantiales). Inter ili estas La Ceiba kaj La Montaña.
Topografio [redakti]
La reliefo de Truhiĵo Alto estas ĉefe humidaj montetoj. La plej altaj montetoj estas sude kaj havas inter 200 kaj 340 metroj super maro. Tiuj montetoj situantas en la Quebrada Grande kvartalo.
Kvartaloj [redakti]
- Carraízo (Karraizo)
- Las Cuevas (Las Kǔevas)
- La Gloria
- Quebrada Grande (Kebrada Grande)
- Quebrada Negrito (Kebrada Negrito)
- Dos Bocas (Dos Bokas)
- Saint Just
Gravaj personoj [redakti]
- Emilio Díaz Valcárcel – verkisto
- Andrés Valcárcel – eksurbestro
- Medardo Carazo – grava instruisto
- Manuel Rivera Morales
- Tulio Larrínaga – inĝeniero kaj politikisto
- Yolandita Monje - kantistino