UTAU

El Vikipedio, la libera enciklopedio

UTAU (la japana vorto por "kanti") estas senpaga programo por sintezante kantadon. Kvankam ĝi estas pensita por sintezante japanlingvan kantadon, iu ajn lingvo povas esti sintezita, kvankam iuj lingvoj eble bezonos pli laboro ol aliaj. Ekzemple, la softvaro funkcias pli bona kun silabo-bazitaj lingvoj kiel japana kaj la korea, sed kompleksaj lingvoj kiaj angla kaj germana estas malfacilaj (sed ankoraŭ eblaj). La softvaro estas simila al Vokalojdo.

Resumo

En marto de 2008, Ameya/Ayame eldonis UTAU, senpage por elŝuti el sia retejo.

Por krei UTAU-an voĉon (nomita angle "voicebank" per anglalingvaj uzantoj, esperante "voĉbanko"), la uzanto devas gravuri ĉiujn eblajn silabojn de la dezirata lingvo, kaj savi ilin izolite kiel .wav. Ekzemple, por krei esperantan voĉbankon, por kanti "tra la mondon, mi kantos", oni devas gravuri t-ra-la-mo-n-do-n-mi-ka-n-to-s por baza-CV (signifante consonant-vowel aŭ konsonanto-vokalo) voĉbanko; tra-la-mo-n-do-n-mi-ka-n-to-s por CV voĉbanko; tra-la-mo-on-do-on-mi-ka-an-to-os por CV-VC voĉbanko; aŭ tra-ala-amo-on-ndo-on-nmi-ika-an-nto-os por VCV-VC voĉbanko. Evidente, esperanto estas pli malfacila ol la japana lingvo, sed pli facila ol la angla lingvo.

Uzantoj povas ankaŭ elŝuti jam pretajn voĉbankojn el interreto.

Esperanta UTAU

Ekzistas du esperantaj UTAU voĉbankoj: "Kanti" (ina voĉbanko kun ĉilia-hispana akĉento) kaj "Komeco Novavojo" (vira voĉbanko kun kanada-angla akĉento). Ambaŭ estas baza-CV voĉbankon. Tamen, esperanta traduko de la softvaro ne ekzistas.

Vidu ankaŭ