Ulleungdo
Ulleungdo estas sudkorea insulo en la Japana maro. Ĝi situas ĉ. 120 kilometrojn de la tero de la korea duoninsulo kaj 90 km de la Liancourt-Rokoj. Ĝi havas vulkanan originon kaj tiel rokoza kaj havas krudajn bordojn. Krom la fiŝkaptado – gravas la sepioj – gravas ankaŭ la turismo.
La ĉefloko de la insulo estas la havenurbo Dodong, en kiu komenciĝas kaj alvenas ankaŭ la veturoj de la kontinento. La plej alta punkto de la insulo estas Seonginbong kun alto de 984 m, la insula surfaco estas ĉ. 73,15 km², sur kiu vivas ĉ. 10.000 homoj.