Una O'Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Una O'CONNOR (n. la 23-an de oktobro 1880 - m. la 4-an de februaro 1959) estis irlanda aktorino, kiu ludis multajn teatraĵojn antaŭ ol fariĝi notinda kinaktorino.

Ŝi obtenis unu el siaj plej famaj roloj en la filmo Witness for the Prosecution (1957). La filmo estis granda sukceso sed ankaŭ la lasta apero de O'Connor, kiu jam estis preskaŭ 80-jara.