Unuiĝo por la Nova Respubliko (Francio)
(Alidirektita el Union pour la nouvelle République)
La Unuiĝo por la Nova Respubliko (france "Union pour la nouvelle République" aŭ UNR), estis franca partio, fondita la 1-an de oktobro 1958 por subteni la agadon de generalo De Gaulle, reveninta kiel ŝtatestro en junio 1958 : nome adopto de la nova konstitucio, elekto de la prezidento de la Respubliko.
UNR ŝanĝis sian nomon en 1962 sorbanta la Demokratian Unuiĝon de la Laboro (UDT) (UNR-UDT) antaŭ ol malaperi en 1967 transformiĝinte en Unuiĝo de Demokratoj por la Kvina Respubliko (UD-Ve).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Kuniĝo de la Franca Popolo (RPF = Rassemblement du peuple français)
- Unuiĝo de Demokratoj por la Kvina Respubliko (UD-Ve)
- Unuiĝo por la Defendo de la Respubliko (UDR)
- Unuiĝo de Demokratoj por la Respubliko (UDR)
- Kuniĝo por la Respubliko (RPR)
- Unuiĝo por Popola Movado (UMP)