Universitato Rockefeller
La Universitato Rockefeller (angle Rockefeller University) situas en la sudoriento de la insulo Manhatano en Novjorko. Ĝi estas malgranda universitato dediĉata al biomedicina scienco. La Instituto Rockefeller por la Medicina Esplorado, antaŭanto de la Universitato, estis fondita en 1901 de John D. Rockefeller, kiu antaŭe fondis la Universitaton de Ĉikago. La Instituto ŝanĝis sian nomon al Universitato en 1965 inkluzivinte la instruadon.
Nobel-premiitoj
Ekde la fondiĝo de ĉi tiu institucio en 1901, 23 Nobel-premiitoj iel rilatis al ĝi. El ili ĉiuj, du diplomiĝis en Rockefeller (Edelman kaj Baltimore) kaj ses laŭreatoj estas nunaj anoj de la fakultato Rockefeller (Günter Blobel, Christian de Duve, Paul Greengard, Roderick MacKinnon, Paul Nurse kaj Torsten Wiesel).
Ili estas:
- 2003 Roderick MacKinnon
- 2001 Paul Nurse
- 2000 Paul Greengard
- 1999 Günter Blobel
- 1984 R. Bruce Merrifield
- 1981 Torsten Wiesel
- 1975 David Baltimore
- 1974 Albert Claude
- 1974 Christian de Duve
- 1974 George E. Palade
- 1972 Stanford Moore
- 1972 William H. Stein
- 1972 Gerald M. Edelman
- 1967 H. Keffer Hartline
- 1966 Peyton Rous
- 1958 Joshua Lederberg
- 1958 Edward L. Tatum
- 1953 Fritz Lipmann
- 1946 John H. Northrop
- 1946 Wendell M. Stanley
- 1944 Herbert S. Gasser
- 1930 Karl Landsteiner
- 1912 Alexis Carrel