Urmuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Urmuz estas la plumnomo de la rumana avangarda verkisto Demetru Demetrescu-Buzău (n. 17 marto 1883 en Curtea de Argeș; m. 23 novembro 1923 en Bukareŝto).

En la junaĝo li multe legis, precipe scienc-fikcion kaj vojaĝliteraturon. Studis juron kaj profesiis kiel juĝisto en diversaj lokoj en la suda Rumanio.

Postlasis manplenon de avangardaj-absurdaj tekstoj, kiujn oni postmorte kolektis en la kajeron Pagini bizare. La kolekto, en la traduko de Ionel Oneţ, aperis en Esperanto sub la titolo Paĝoj bizaraj en 1998.