Usona departemento de komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigelo de la Usona Ministerio pri Komerco

La Usona Ministerio pri Komerco (angle, United States Department of Commerce ) estas ministerio de la usona registaro, kiu aparte zorgas pri la ekonomia kreskado de la komercaj entreprenoj kaj industrioj de la lando. Ĝia estro estas la Usona Ministro pri Komerco. La celo de la ministerio estas "akceli la kreadon de postenoj kaj pli altaj vivnormoj por ĉiuj usonanoj, per kreado de infrastrukturo antaŭeniganta ekonomian kreskadon teknologian konkurencipovon, kaj daŭrigeblan disvolvadon". Inter ĝiaj taskoj estas kolekti ekonomiajn kaj demografiajn informojn por komerca kaj registara decidado, la emisiado de patentoj kaj varmarkoj, kaj partoprenado en la establado de industriaj normoj.

Historio

Origine la ministerio kreiĝis la 14-an de februaro, 1903, kiel la Ministerio pri Komerco kaj Laboro. [1] Je la 4-a de marto, 1913, oni renomis ĝin la Ministerio pri Komerco, kiam oni transigis ĝiajn prilaboristarajn funkciojn kaj buroojn al nova Ministerio pri Laboro.

Vidu ankaŭ

Citaĵoj

  1. Steve Charnovitz, "Reinventing the Commerce Dept.," Journal of Commerce, July 12, 1995.

Eksteraj ligiloj