Usona sekretario pri defendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Usona Ministro pri Defendo

La Usona Ministro pri Defendo (angle United States Secretary of Defense, mallonge SecDef) estas la estro de la usona Ministerio pri Defendo. Nur la prezidento mem superas la ministro en la administra kaj operacia regado de la usonaj militaj fortoj. Por certigi civilulan regadon super tiu fako, laŭleĝe neniu povas fariĝi Ministro pri Defendo, se tiu estis aktiva militisto dum la sep antaŭaj jaroj. Ĝis 1947, la ministerio kaj la ministro nomiĝis "pri Milito" ("of War") anstataŭ "pri Defendo" ("of Defense").