Vaad Leumi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vaad Leumi (hebree ועד לאומי), konata ankaŭ kiel Jewish National Council of Palestine (JNC) aŭ Jewish People's Council estis ĉefa nacia instituto de la juda komunumo en Palestino dum la Brita Mandato.

Vaad Leumi estis fondita en 1920 por gvidi la judajn komunumaj aferojn. Ĝi reprezentis plimulton de la judaj frakcioj, ĝia unua gvidanto estis rabeno Abraĥam Isaac Kook.

La 2-an de marto 1948, Vaad Leumi decidis formi transiran registaron kaj porklami fondon de ŝtato Israelo (14-an de majo, 1948). Membroj de Vaad Leumi estis membroj de la unua provizora registaro de Israelo.


Departementoj de Vaad Leumi estis

  • Politika
  • Eduka
  • Sanafera
  • Komunuma
  • Rabenara
  • Bonstata

Prezidantoj

Eksteraj ligiloj