Valdelacalzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la vilaĝo

Valdelacalzada (Valo de la ŝtonvojo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas valvienses. La censita populacio en 2008 estis de 2.737 loĝantoj.

Valdelacalzada sendependiĝis de la municipo de Badajoz en 1993. Ĝis tiam ĝi estis unu el la novkonstruitaj vilaĝoj de la Plan Badajoz.

Situo

Valdelacalzada estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Vegas Bajas, je altitudo de 186 m; je 32 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 32,4 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Aktuale Valdelacalzada disponas je ekonomio bazata sur la agrikulturo de irigacio, ĉefe por fruktoj, kiujn transformas kaj distribuas ekde grava kooperativo. Tiu transformado inkludas fabrikon de laktaj produktoj kun frukto kiu ĵus instaliĝis.