Valerio Evangelisti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valerio Evangelisti

Literaturo - Itallingva literaturo

Valerio Evangelisti (naskiĝis la 20-an de junio 1952 en Bologna) estas itala historiisto kaj unu el plej popularaj italaj verkistoj de scienc-fikcio kaj fantazio. Li verkis trilogion pri Nostradamus kaj serion pri inkvizitoro Nicolas Eymerich.

Li atingis edukiĝon pri historio kaj politiko en 1976. Li vivas en Bologna, sed parton de jaro loĝas en Puerto Escondido, Meksikio, kie li posedas domon.

Ĝis 1990 li laboris por la itala ministerio de financoj kaj verkis historiajn artikolojn. En 1993 li akiris premion de la gazeto Urania pro la rakonto Nikolao Eymerich, inkvizitoro. La sama gazeto poste publikigis daŭrigojn (1995: La katenoj de Eymerich, 1996: La korpo kaj sango de Eymerich, La mistero de Eymerich, 1997: Cherudek, 1998: Picatrix - stacio al infero, 2001: La kastelo de Eymerich, 2002: Mater terribilis).

La inkvizitoro Nikolao Eymerich estas historia persono (1320-1399), inteligenta, klera, sed kruela.

Alia granda sukceso de Evangelisti estas trilogio pri la vivo de Michel de Nostredame, sub titolo Mago, tradukita al pluraj lingvoj:

  • Magus: Il Presagio 1999 (Mago: Profetaĵo)
  • Magus. L'Inganno 1999 (Mago: Trompo)
  • Magus: L'Abisso 1999 (Mago: Abismo)

Eksteraj ligiloj