Valverde de Burguillos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la vilaĝo

Valverde de Burguillos [burGIjos] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Estas tri aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.

La loĝantoj nomiĝas valverdeños. La censita populacio en 2008 estis de 319 loĝantoj.

Situo

Valverde de Burguillos estas situa en la suda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Zafra-Río Bodión, je altitudo de 409 m; je 93 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 19,5 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.