Vasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vasko estas konkego, precipe de fontano (PIV).

En la vasko kutime estas statuoj de homaj aŭ bestaj figuroj, el kies buŝoj aŭ kruĉoj ŝprucas akvo kaj refalas en la vaskon.

La figuroj kaj la vasko povas esti faritaj el fero, marmoro, granito, sabloŝtono.