Vercors (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jean BRULLER, konata sub sia plumnomo Vercors (elektita pro ties ligoj kun Résistance (vidu en la historia parto de la artikolo Vercors (montomasivo)), estis franca desegnisto kaj verkisto, naskiĝinta je la 26-a de februaro 1902, mortinta en 1991. Ilustrinte infanan rakonton "Les patapoufs et les filifers" de André Maurois, li partoprenis la francan rezist-movadon dum la dua mond-milito, iĝis fama pro lia novelo "La Silento de l' Maro", fondis eldonejon. Poste li ĉefe pripensis kaj priverkis la temon: kio igas homon homo? Kio diferencigas ĝin disde bestoj? Pri tio li verkis "La malnaturitaj bestoj", kaj "Sylvia".

Internaj ligiloj