Vertebra korpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vertebro, supre ties korpo

Vertebra korpo estas la antaŭa parto de vertebro, en formo de cilindro kun dorsa flanko platigita. Ĝiaj supra kaj suba flankoj kavas en la centro. La flankoj ventra kaj aleksteraj ringe kavas en la mezo.

Ĉiu vertebra korpo artikiĝas kun la najbaraj vertebraj korpoj pere de intervertebra disko.

Ventre de la vertebraj korpoj fiksiĝas la komuna ventra vertebra ligamento, dorse la komuna dorsa vertebra ligamento.

Dorse de la vertebra korpo troviĝas la mjelo ĉirkaŭita de la vertebra arko.

Ŝablono:Ĝermo-biologio