Veterinaro
Veterinaro estas specialisto pri besta medicino. Samsignifa vorto estas bestkuracisto.
La vorto devenas de la latina vorto veterinarius, kiu siavice deriviĝas de veterinus = ŝarĝ-, tir- aŭ rajd-besto.
La profesio de veterinaro postulas universitatan studon, kiu parte identas aŭ similas tiun de homkuracisto. En multaj landoj necesas ŝtata aprobo por praktiki la profesion. Multaj veterinaroj laboras por publikaj instancoj, kontrolante la bredadon de bestoj kaj la kvaliton de buĉita viando. Aliaj okupiĝas pri la prevento de bestaj epidemioj.
En Francio veterinaroj en 1983 fondis la bonfaran asocion Veterinaroj sen limoj (Vétérinaires sans frontières) ; intertempe similaj asocioj ekzistas en sep aliaj landoj. La asocioj klopodas helpi evoluantajn landojn per bestkuraca helpo aŭ per instruado al bestobredantoj.