Uzanto-Diskuto:Dodo von den Bergen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plej bona publika person-trafiksistemo de la mondo estas Svislando[redakti fonton]

Estis prava, ke ĝis en la jaro 2000 Japanio havis la unua lokon en funkciado de publika trafiko. Sed en la lastaj kvin jaroj en Svislando inaŭguriĝis la sistemo Bahn 2000 kaj la persontrafikkapacito praktike duobliĝis. En la lasta jaro la averaĝa trajncirkulado po linio en Svislando estis 7-minuta kadenco (Japanio troviĝas kun 15-minuta kadenco je rango 2) (mezo de ĉiuj linioj). Mi nun ne troviĝas en mia laborejo, kie mi povas doni al vi la fontojn, sed mi tiujn en la venontaj tagoj aldonos (eble eĉ tio estas temo por aparta paĝo). Mi tial permesis al mi refari vian korekton de Eŭropa al monda. Mi povas al vi doni konrektan ekzemplon (kiun mi mem spertis lastsomere dum UK): De la internacia flughaveno Tokio Narita al la centro de Tokio estas inter 1 kaj 2 trajnoj hore en ĉiun direkton. De la internacia Flughaveno Zuriko al la urbocentro de Zuriko estas ĉiu-hore 9 trajnoj en ĉiu direkto. Aŭ alia ekzemplo: La stacidomo por la ordinaraj trajnoj en Jokohamo estas en tute alia urboparto ol la stacidomo por la Ŝin-Kan-Zen-Superekspreso. Estas nur ĉiujn 20 minutojn trajnkonekto inter la du stacidomoj, dum Zuriko ICE, Pendolino, TGV kaj ordinaraj trajnoj eliras el la sama centra stacidomo. Rilate trajninfrastrukturon Svislando kun granda distanco estas nuntempe monda n-ro 1, kaj koncerne nombron de trajnoj cirkulante sur ĉiu linio, kaj koncerne densecon de la linireto. Kaj kun malfermo de la Gotarda Baza Tunelo tiu-ĉi pozicio ankoraŭ foje fortiĝas. Tio memkompreneble nur rilatas la persontransporton, ĉar en la vartransporto la publika trafiksistemo troviĝas en krizo. Kio en Japanio sendube estas multe pli bona ol en Svislando estas la servo al la kliento. Amike DidiWeidmann 23:41, 4. Apr 2008 (UTC)