Villadiego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Villadiego (Burgos))
Villadiego
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 468  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 4° 1′ U (mapo)42.515833333333-4.01Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 1′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 328 km² (32 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villadiego (Provinco Burgoso)
Villadiego (Provinco Burgoso)
DEC
Villadiego
Villadiego
Situo de Villadiego
Villadiego (Hispanio)
Villadiego (Hispanio)
DEC
Villadiego
Villadiego
Situo de Villadiego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villadiego [+]
vdr

Villadiego [biljaDJEgo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villadiego estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Diego, alude al la grafo Diego Rodríguez Porcelos, fondinto.

Ĝi estas la dua municipo plej loĝata de la okcidento de la provinco. Ĝi havas ampleksan monumentan komplekson ĉirkaŭ la historia kerno, en kiu elstaras la placo kun portikaro, same kiel la tradicia arkitekturo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mezepoka fonto super la rivero Brullés.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 327,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 484 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 300 el 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas la municipo plej etenda de la provinco Burgoso. Ĝi limas kun la municipaj teritorioj de Humada, Basconcillos del Tozo, Úrbel del Castillo, Huérmeces, Las Hormazas, Tobar, Manciles, Pedrosa del Páramo, Villegas, Sordillos, Villamayor de Treviño kaj Sotresgudo.

Ekde 2017, la municipo estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.

La municipa teritorio enhavas la jenajn loĝlokojn: Acedillo, Arenillas de Villadiego, Barrios de Villadiego, Barruelo de Villadiego, Boada de Villadiego, Brullés, Bustillo del Páramo, Castromorca, Coculina, Fuencivil, Hormazuela, Hormicedo, Icedo, Los Valcárceres, kun ties tri kvartaloj Santa Cruz, San Miguel kaj Santiago, Melgosa de Villadiego, Olmos de la Picaza, Palazuelos de Villadiego, Quintanilla de la Presa, Rioparaíso, Sandoval de la Reina, Tablada de Villadiego, Tapia, Villadiego, Villahernando, Villahizán de Treviño, Villalbilla de Villadiego, Villalibado, Villanoño, Villanueva de Odra, Villanueva de Puerta, Villaute, Villavedón kaj Villusto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enireja arko.
Interno de la preĝejo de Sankta Maria.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La loĝloko estis fondita de la grafo Diego Rodríguez Porcelos, senjoro de Amaya, en la 9-a jarcento.

Villadiego formis parton de la partido de Villadiego en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

El la mezo de la 19-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a jarcento la municipo aligis najbarajn loĝlokojn, ĝis atingi 36 loĝlokojn.

En hispana lingvo ekzistas esprimo "tomar las de Villadiego" (preni tiujn de Villadiego). Foje oni rilatigas tiun esprimon kun la protektaj privilegioj ricevitaj de la reĝo Ferdinando la 3-a favore al la juda loka komunumo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la urba kerno kun la placo kaj restaĵoj de murego kun la Arco de la Cárcel (arko de la prizono), la preĝejoj de Sankta Maria kaj de Sankta Laŭrenco, la palacoj de Velasko kaj de la Konestabloj de Kastilio, la blazondomoj, la mezepoka fonto super la rivero Brullés, la Konvento de Sankta Mikaelo de la Anĝeloj, la Ermitejo de Kristo, la muzeo de religia arto, la muzeoj de la arko de la prizono, la muzeo de bildliteraturo kaj la parkoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]