Vipava
Vipava estas urbo en okcidenta Slovenio ĉe fonto de rivero Vipava. Loko kun tiu nomo estia unuafoje menciita en la jaro 1367. Fama ĝi estas pro kulturado de fruktoj kaj elstaraj vinoj. Tie naskiĝis aŭstra diplomato Sigismund von Herberstein (1486-1566) kaj slovena protestanta verkisto Sebastijan Krelj (1538-1567).