Vivo de Joseph Smith, Jr. de 1834 al 1837

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas parto de la serio
Joseph Smith, Jr.

1805 al 1827 - 1827 al 1830
1831 al 1834 - 1834 al 1837
1838 al 1839 - 1839 al 1844

La vivo de Joseph Smith, Jr. de 1834 al 1837 kovras periodon ekde kiam Smith revenis hejmen al Kirtland, Ohio, de Tendaro de Ciono en 1834, ĝis li lasis Ohion por Misurio en la frua januaro 1838.

Lernejo de la Profetoj kaj Doktrino kaj Interligoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Doktrino kaj Interligoj.

Templo en Kirtland

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Templo de Kirtland.

En Kirtland, la unua templo estis konstruita. La laboro estis komencita en 1833 kaj la templo estis dediĉita en 1836. Ĉe kaj ĉirkaŭ la dediĉo, multaj eksterordinaraj eventoj estis raportitaj: aperoj de Jesuo, Moses, Elija, Elias kaj anĝeloj; parolado kaj kantado en lingvoj, ofte kun tradukoj; kaj aliaj spiritaj aperoj. Kelkaj mormonoj kredis ke miljara reĝado de Jesuo alvenis. Smith eble unue praktikadis poligamion dum la konstruado de la templo de Kirtland[1].

Kirtland Sekureca Socio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kirtland Sekureca Socio.

De la duono al la malfruo de 1837, multaj mormonoj (inkluzive de kelkaj eminentaj gvidantoj) fariĝis malkontentaj, sekve de la banka fiasko de Kirtland Sekureca Socio, en kiu Smith kaj liaj asociitoj estis akuzitaj de diversaj bankaj agoj kiam la banko, kun ĉarto tenita de Smith, disfalis ĵus antaŭ naci-skala banka krizo. Multaj kritikantoj akuzis Smith ke li estis aktive erariginta KSS membrojn de la komenco de la financa entrepreno tial ke ĝi estis funkcianta sen oficiala ĉarto de Ohio. Subtenantoj de Smith, aliflanke, opiniis ke la fiasko de la financa institucio plejparte ŝuldiĝis al la ŝtataj kaj federalaj financaj regularoj kaj ke la akuzoj kontraŭ Smith kaj liaj asociitoj estis almenaŭ ŝveligitaj.

Dume, opozicio kaj molestado kreskis kontraŭ Smith kaj tiuj el liaj asociitoj kiuj subtenis lin. La 12-an de januaro 1838 Smith kaj Rigdon forlasis Kirtland-on por Fora Okcidento en Caldwell County, Misurio, laŭ vortoj de Smith, "por eskapi perforton de la popolamaso, kiu estis sin ĵetonta sur nin sub la standardo de laŭleĝa proceso por kaŝi la inferajn celojn de niaj malamikoj."

Plej multaj el la ceteraj membroj de la eklezio kiuj restis lojalaj al Smith forlasis Kirtland-on por Misurio nelonge poste.

Notoj

  1. "LDS Church Authority and New Plural Marriages, 1890 - 1904", D. Michael Quinn, Dialogue: A Journal of Mormon Thought, Spring 1985, pp 9-105.