Warren G. Magnuson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Warren G. MAGNUSON (elp. ŬOren ĜI MAGnusen; n. la12-an de aprilo, 1905 – m. la 20-an de majo, 1989) estis longe oficanta membro de la Usona Senato el Vaŝingtonio. Membro de la Demokrata Partio, li servis en la Usona Domo de Reprezentantoj (1937-1944) kaj en la Senato de 1944 ĝis 1981. Kiam li forlasis la Senaton, li estis la plej longe deĵorinta aktuala membro de tiu ĉambro.