Whig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Whig estis la nomo de unu el la du ĉefaj britaj politikaj partioj de la malfrua 17-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La alia partio estis la Tory. Anoj de la partio konatiĝis kiel Whigs.

Whigs kontraŭis la tropotencon de la monarĥo, kaj subtenis la rajton de la angla parlamento superi la monarĥon. De 1714 ĝis 1760 ili dominis britan politikon. Dum la frua 19-a jarcento ili subtenis la abolicion de sklaveco kaj la plivastigon de voĉdonrajtoj. Meze de tiu jarcento la Whig-partio evoluis en la partion Liberal.