Woody Guthrie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woody Guthrie: la teksto sur la gitaro: "Tiu ĉi maŝino mortigas faŝistojn"

Woody GUTHRIE — plene Woodrow Wilson Guthrie (n. la 14-an de julio, 1912 – m. la 3-an de oktobro, 1967) estis usona kantisto kaj kantoverkisto. Lia kanto "This land is your land" provizis la ŝablonon laŭ kiu verkiĝis la Esperanta kanto "Jen nia mondo". Li estas agnoskita kiel forta, sema influo en la arto de multaj aliaj kantoverkistoj, inkluzive de Bob Dylan, Phil Ochs, Bruce Springsteen, John Mellencamp, Pete Seeger, Joe Strummer, Billy Bragg kaj Tom Paxton. Li estis politika maldekstrulo. Li edziĝis tri fojojn kaj patriĝis al ok gefiloj.