Yossi Sarid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yossi Sarid

Yossi SARID [Josi Sarid] (hebree יוסי שריד, naskiĝis la 24-an de oktobro 1940 en Rehovot), estas tre-maldekstra novaĵkomentisto kaj iama politikisto en Israelo. Li estis membro de la Knesset por maldekstraj politikaj partioj kiel Alianco, Ratz kaj Meretz inter 1974 kaj 2006. Li estis ministro pri edukado, pri medio, li gvidis la partion Meretz inter 1996 kaj 2003.

Sarid nun verkas semajnajn kolumnojn por Haaretz, li vivas en Margalijot en Supra Galileo kaj estas geedziĝinta kun Dorit, kun kiu ili havas tri infanojn.