Zarzosa de Río Pisuerga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zarzosa de Río Pisuerga
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09108
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 4° 16′ U (mapo)42.536111111111-4.2686111111111Koordinatoj: 42° 32′ N, 4° 16′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zarzosa de Río Pisuerga (Provinco Burgoso)
Zarzosa de Río Pisuerga (Provinco Burgoso)
DEC
Zarzosa de Río Pisuerga
Zarzosa de Río Pisuerga
Situo de Zarzosa de Río Pisuerga
Zarzosa de Río Pisuerga (Hispanio)
Zarzosa de Río Pisuerga (Hispanio)
DEC
Zarzosa de Río Pisuerga
Zarzosa de Río Pisuerga
Situo de Zarzosa de Río Pisuerga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarzosa de Río Pisuerga [+]
vdr

Zarzosa de Río Pisuerga [ZarZOsa deriopiSŬERga] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Zarzosa de Río Pisuerga estas etimologie komprenebla kiel Rubusejo de la rivero Pisuerga.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 34 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 50 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004 2007 2017
81 66 55 52 42 30

Ĝi distas 65 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, inter Herrera de Pisuerga norde kaj Osorno la Mayor kaj Melgar de Fernamental sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Zarzosa aperis citita por la unua fojo en dokumento de la jaro 969. Unu jarcenton poste, nome en 1071, la reĝo de Kastilio Sanĉo la 2-a donas al Bermudo Sendínez​ la monaĥejon de Rezmondo kun dependaĵoj de Santa Columba de Zarzosa kaj de San Miguel de Támara. Aliaj donacdokumentoj estas de 1073, de 1514 (inklude tiam muelejo kiu ekde tiam apartenis al la municipo de Zarzosa. Dekreto de Filipo la 2-a en 1571 estis deklaro de villa (urbeto) por Zarzosa.​

Zarzosa de Río Pisuerga formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la romanika ermitejo de Sankta Mikaelo kaj la ponto super la rivero Pisuerga kiu datas el 1785.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]