Zenobia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zenobia (plennome Septimia Zenobia - mortis post 274) estis reĝino de la siria Palmyra, tiam sub romia potenco. Ŝi regis de 267–268 ĝis 272-ig kaj konkeris kelkajn orientajn romiajn provincojn. Ŝin venkis imperiestro Aurelianus (regis 270–275).

Ŝia edzo estis Odaenathus klienta reĝo de romio en Palmyra. Post kiam li reakiris orientajn provincojn je 267, oni murdis lin kaj lian pli aĝan filon. en 267 aŭ 268. Zenobia ekregis kiel regento en nomo de ŝia junaĝa filo Wahballat (latine Vaballathus, greke Athenodoros).

Ŝi konkeris en 269 Egiption, poste Anatolion, kaj deklaris sendependecon de Romo. Aurelianus venkis ŝian armeon ĉe Antiochia (hodiaŭ Antakya, Turkio), poste ĉe Emesa (hodiaŭ Homs, Sirio) kaj eksturmis ŝin e Palmyra. Zenobia kaj Vaballathus provis fuĝis, sed oni kaptis forprenis ilin al Romo (272). Plamyra ribelis en 273 denove, la urbo estis tute detruita. Zenobia kaj ŝiaj du filoj partoprenis en triumfa marŝo en 274. Sorto de Vaballathus estas nekonata, Zenobia iĝis edzino de roma senato kaj vivis en ties vilao en Tibur (hodiaŭ Tivoli, Italio).