Ĉeflibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeflibro el 1828

En kontado, la ĉeflibro estas registro en kiu ĉiu paĝo registras unu el la kontoj de firmao. Ĉiu paĝo estas dividita en plurajn kolumnojn, el kiuj la plej gravaj estas la du kolumnoj kiuj konsistigas T-forman konton: debeto kaj kredito. Kromaj kolumnoj povas registri pli detalan referencon de ĉiu spezo kaj la momentajn saldojn. La ĉeflibro estas uzata por grupigi la spezojn de la firmao laŭ la kontoj, kiujn ili koncernas, kaj scii la totalan saldon de ĉiu konto.

Oni konsideras ĝin "ĉefa" tial, ke ĝi registras la totalan moviĝon de la subkontoj. Ekzemple, la unuopaj liverantoj, kiuj en la helplibroj registriĝas aparte, estas kunigataj en unu konton de la ĉeflibro sub la titolo "Liverantoj", kaj tiel ankaŭ por la kontoj "Klientoj" kaj "Bankoj", sen referenco al la nombro da subkontoj por ĉiu konto. En la ĉeflibro oni registras la saldon de konto nur dum difinita periodo, kutime monato. En la ekzemplo de la konto "Liverantoj", en la kredita kolumno oni skribas ĉiujn sumojn postulitajn de liverantoj dum la monato kaj ilian totalon, kaj en la debita kolumno ĉiujn sumojn pagitajn al liverantoj dum la monato kaj ilian totalon, kaj la diferenco de la totaloj estos la monatfina saldo de la konto. La saldoj ŝuldataj al unuopaj liverantoj ne skribiĝas en la ĉeflibro, sed nur en la helplibroj. Laŭ la principo de duopa registro, ĉiu spezo estas registrita en du lokoj, t.e. en la debeto de unu konto kaj en la kredito de alia.[1][2]

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Firmao vendis akciojn, por kiuj ĝi ricevis pagon de 4800 unuoj de la landa valuto. En la sama monato ĝi elspezis 550 unuojn da kontanta mono por brulaĵo, 1000 por reklamaj servoj, 375 por publikaj servoj, kaj 2150 por salajroj. La koncerna lando impostas la uzitan brulaĵon je 10.25%. Jen du manieroj registri tiujn spezojn en la konto "Kontantaĵo".[3] (La numeroj skribitaj flanke de la mallonga formo kaj en la kolumno "Ref." de la longa formo estas la numeroj de la koncernaj spezoj en la kaslibro.)

Mallonga registro:

Kontantaĵo
(1) 4800 606.38 (2)
1000 (3)
375 (4)
2150 (5)
4800 4131.38
Saldo 668.62


Plenforma registro:

KONTANTAĴO
Dato Kontoj Ref. Debeto Kredito Saldo
03-02-2038 Kompaniana kapitalo K.1 4800 4800
05-02-2038 Elspezoj por brulaĵo K.2 550 4250
05-02-2038 Brulaĵimposto pagenda K.2 56.38 4193.62
08-02-2038 Elspezoj por reklamaj servoj K.3 1000 3193.62
08-02-2038 Elspezoj por publikaj servoj K.4 375 2818.62
17-02-2038 Elspezoj por salajroj K.5 2150 668.62

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gómez Hernández, Alexandra. (2023) El ciclo contable, 2‑a eldono, EUNED, p. 66–68. ISBN 978-9968-48-998-0.
  2. Pérez Gómez, Rosario. (D.L. 2010) Técnica contable [administración y gestión]. Editex. ISBN 978-84-9771-648-2. OCLC 796308567.
  3. Ekzemploj verkitaj imite al tiuj en Gómez Hernández, Alexandra. (2023) “Inicio del proceso contable, mayor y diario”, El ciclo contable, 2‑a eldono, EUNED. ISBN 978-9968-48-998-0.