Saltu al enhavo

Linus Torvalds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Linus Torvalds
Torvalds en 2014
Torvalds en 2014
Persona informo
Linus Torvalds
Naskonomo Linus Benedict Torvalds
Naskiĝo la  28-an de decembro 1969(nun 1969-12-28) (54‑jara)
en Helsinko,  Finnlando
Religio ateismo vd
Etno svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj finna sveda dialektofinnaangla vd
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Usono (2010–)
Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helsinko - komputiko (1988–1996)
Svenska normallyceum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Nils Torvalds (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna Torvalds (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Leo Torvalds (en) Traduki, Christopher Torvalds (en) Traduki, Alexander Torvalds (en) Traduki kaj Sara Torvalds (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Tove Torvalds Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Patricia Miranda Torvalds (en) Traduki, Daniela Yolanda Torvalds (en) Traduki, Celeste Amanda Torvalds (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ole Torvalds (en) Traduki (avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo programisto
komputosciencisto
inĝeniero
blogisto
verkisto
inventisto
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Programinĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
Fama pro Linukso
Verkado
Verkoj Linuksa kerno ❦
git ❦
Subsurface vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Linus Benedict TORVALDS [LInus BEnedikt TURvalds] (naskiĝis en 1969) estas svedlingva finnlandana komputilsciencisto loĝanta en Usono. Li estas fama unuarange pro tio, ke li iniciatis la kernon de la mastruma sistemo Linukso (Linux), kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li magistriĝis en 1996 en la sama universitato, kiu jam en 2000 atribuis al li honoran doktorecon.

Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri Linukso (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno.

En 1997 Torvalds transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li eklaboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta-n por dediĉi sian tempon plene al la Linuksa kerno.

Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda.

La persona bonŝanco-pupo de Torvalds estas la pingveno Tux, kiu estas modelo por la vaste uzata simbolo de Linukso en ties uzanto-komunumo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En la angla lingvo:

  • Linus Torvalds, David Diamond: "Just for Fun : The Story of an Accidental Revolutionary, New York, HarperBusiness", 2001, ISBN 0-06-662072-4

Franca traduko:

  • Linus Torvalds kun David Diamond: "Il était une fois Linux: L'extraordinaire histoire d'une révolution accidentelle" , OEM, 2001, ISBN 2-7464-0321-8

Alilingvaj tradukoj (almenaŭ sveda, finna, germana kaj itala) ekzistas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]