Linus Torvalds
Linus Torvalds | |||||
---|---|---|---|---|---|
Torvalds en 2014
| |||||
Persona informo | |||||
Linus Torvalds | |||||
Naskonomo | Linus Benedict Torvalds | ||||
Naskiĝo | la 28-an de decembro 1969 en Helsinko, Finnlando | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Svedlingvaj finnlandanoj vd | ||||
Lingvoj | finna sveda dialekto • finna • angla vd | ||||
Loĝloko | Usono | ||||
Ŝtataneco | Usono • Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko • Svenska normallyceum vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Nils Torvalds vd | ||||
Patrino | Anna Torvalds vd | ||||
Gefratoj | Leo Torvalds • Christopher Torvalds • Alexander Torvalds • Sara Torvalds vd | ||||
Edz(in)o | Tove Torvalds vd | ||||
Infanoj | Patricia Miranda Torvalds • Daniela Yolanda Torvalds • Celeste Amanda Torvalds vd | ||||
Parencoj | Ole Torvalds vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | programisto • verkisto • inventisto • blogisto • komputosciencisto • inĝeniero • entreprenisto • programevoluigisto vd | ||||
Laborkampo | programinĝeniero vd | ||||
Fama pro | Linukso | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Linuksa kerno ❦ git ❦ Subsurface vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Linus Benedict TORVALDS [LInus BEnedikt TURvalds] (naskiĝis en 1969) estas svedlingva finnlandana komputilsciencisto loĝanta en Usono. Li estas fama unuarange pro tio, ke li iniciatis la kernon de la mastruma sistemo Linukso (Linux), kiun li kreis en 1991 kiel studanto ĉe la Universitato de Helsinko. Li magistriĝis en 1996 en la sama universitato, kiu jam en 2000 atribuis al li honoran doktorecon.
Li ankoraŭ gvidas kaj ordigas la laboron pri Linukso (kiel "bonvola diktatoro"), sed nun multaj aliaj personoj kontribuas al la kerno.
En 1997 Torvalds transloĝiĝis al Silicia Valo en Kalifornio, Usono, kie li eklaboris ĉe la kompanio Transmeta. En 2003 li forlasis Transmeta-n por dediĉi sian tempon plene al la Linuksa kerno.
Kvankam Torvalds estas de Finnlando, kaj rigardas sin kiel finnon, lia denaska lingvo estas la sveda.
La persona bonŝanco-pupo de Torvalds estas la pingveno Tux, kiu estas modelo por la vaste uzata simbolo de Linukso en ties uzanto-komunumo.
Verkaro[redakti | redakti fonton]
En la angla lingvo:
- Linus Torvalds, David Diamond: "Just for Fun : The Story of an Accidental Revolutionary, New York, HarperBusiness", 2001, ISBN 0-06-662072-4
Franca traduko:
- Linus Torvalds kun David Diamond: "Il était une fois Linux: L'extraordinaire histoire d'une révolution accidentelle" , OEM, 2001, ISBN 2-7464-0321-8
Alilingvaj tradukoj (almenaŭ sveda, finna, germana kaj itala) ekzistas.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.cs.helsinki.fi/u/torvalds Malnova hejmpaĝo de Linus Torvalds angle
- http://catb.org/~esr/faqs/linus "La senbrida respondaro pri Linus Torvalds" (angle kaj en kelkaj aliaj lingvo)
- http://www2.educ.umu.se/~bjorn/mhonarc-files/obsolete/msg00000.html Arkivigite je 2005-12-15 per la retarkivo Wayback Machine La fama mesaĝo "Linux estas arkaika" de Andy Tanenbaum, januaro 1992 (angle).