Murtosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Murtosa
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3870
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 585  (2011) [+]
Loĝdenso 145 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 44′ N, 8° 38′ U (mapo)40.736944444444-8.6386111111111 [+]
Areo 73,09 km² (7 309 ha) [+]
Murtosa (Portugalio)
Murtosa (Portugalio)
DEC
Situo de Murtosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Murtosa [+]
vdr

Murtosa estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Região de Coimbra (NUTS III), kun ĉirkaŭ 3 700 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo Murtosa kun areo de 73,09 km² kaj 10 476 loĝantoj (2021), subdividita en kvar fregezioj. La municipo estas dividita en du duonoj pere de la Kanalo de Ovar (Rio de Aveiro).

Kanalo de Ovar (Rio de Aveiro), Torreira.

La ĉefa teritorio, kie estas la urbo, limas nordoriente kun la municipo Estarreja, kaj sude kun Albergaria-a-Velha kaj Aveiro tra la rio de Aveiro, kiu akaŭa ĉirkaŭas okcidente. La duaranga teritorio limas norde, tere, kun la municipo Ovar, kaj sude kun Aveiro, kaj havas marbordon en la rio de Aveiro oriente kaj kun Atlantiko okcidente. La municipon oni kreis en 1926 per disigo disde Estarreja.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Murtosa

La fregezioj de Murtosa estas jenaj:

  • Bunheiro, nordoriente
  • Monte, plej malgranda, oriente
  • Murtosa, sudorente, sidejo
  • Torreira, tuta okcidento, marborda

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj.

Grava enspezofonto estas fiŝkaptado. Tipaj boatoj estas moliceiro (algokolektado), caçadeira, bateira, mercantel, berbigoeira kaj bateira.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bieno Quinta de Caneira
  • riveroj Ribeira do Gago, Ribeira do Mancão, Ribeira do Martinho, Ribeira de Pardelhas
  • Groto de Chegado
  • Cambeia
  • Bico
  • Kajoj de Bestida, de Torreira
  • Strando kaj Marina de Torreira
  • Monumentoj al la Almirante Jaime Afreixo; al Mortintoj de la Unua Mondmilito — Murtosa; al la Rektoro Araújo e Castro — Murtosa; al la Dro. Pinto Barbosa — Pardelhas; al la Elmigrinto — Murtosa; al Pastro António Morais da Fonseca — Murtosa; al D. Francisco Rendeiro — Murtosa; al boato moliceiro — Bico/Murtosa;
  • Preĝejoj de Murtosa kaj Pardelhas
  • Teatro de Pardelhas
  • Iama urbodomo de Murtosa
  • Casa da Agra
  • Monte Branco
  • Antigo Externato 29 de Outubro — Murtosa;
  • Kapelo de S. Tomé — Ribeiro/Murtosa;
  • COMUR — iama Fabriko de Konservaĵoj de Murtosa;
  • Iama Municipa Buĉejo.
  • Etnografia Muzeo Custódio Prato en Bunheiro

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]