Albergaria-a-Velha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albergaria-a-Velha
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3850
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 252  (2011) [+]
Loĝdenso 159 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 8° 29′ U (mapo)40.693611111111-8.4805555555556 [+]
Alto 128 m [+]
Areo 158,82 km² (15 882 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Albergaria-a-Velha (Portugalio)
Albergaria-a-Velha (Portugalio)
DEC
Situo de Albergaria-a-Velha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albergaria-a-Velha [+]
vdr

Albergaria-a-Velha estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Região de Coimbra (NUTS III), kun ĉirkaŭ 8 528 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo Albergaria-a-Velha kun areo de 158,830 km² kaj 24 840 loĝantoj (2021), subdividita en ses fregezioj. La municipo limas norde kun Estarreja kaj Oliveira de Azeméis, oriente kun Sever do Vouga, sudoriente kun Águeda, sudokcidente kun Aveiro, kaj nordokcidente, tra kanalo de la Rio de Aveiro, kun Murtosa. La municipo tro ofte suferas incendiojn. La loknomo Albergaria-a-Velha signifas Malnovan Gastejon.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Albergaria-a-Velha

La fregezioj de Albergaria-a-Velha estas jenaj:

  • Albergaria-a-Velha e Valmaior (sidejo)
  • Alquerubim
  • Angeja (vila)
  • Branca (vila)
  • Ribeira de Fráguas
  • São João de Loure e Frossos

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio. En 1117, D. Teresa, reĝino de Portugalio kaj patrino de D. Afonso Henriques, donis vastajn terojn al la hidalgo Gonçalo Eriz. Kompense, li engaĝiĝis eltenadon de Albergaria (gastejo) por zorgi pri malriĉaj vojaĝantoj.

La ĉarto de Couto de Osselôa estas konsiderata la plej frua dokumento en kiu Portugalio aperas kiel reĝlando kaj estas krome naskatestilo de Albergaria-a-Velha. La unuaj registroj de Albergaria kiel "vila" (urbeto) estas de mezo de la 16-a jarcento, en ŝtontabulo en la urbodomo (Paços do Concelho), sed devena de iama Hospitalo (27a de Majo 1629).

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj oni kreis la nunan municipon Albergaria-a-Velha, en la regado de Dona Maria la 2-a, en 1835, formita de la fregezioj Angeja, São João de Loure kaj parto de Valmaior. En sekvaj jardekoj okazis pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj, eĉ en 2013. La 6an de aprilo 2011, Albergaria-a-Velha estis altigita al la kategorio de cidade (urbo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Inter vidindaĵoj menciindas ĉefe la abundaj akvomuelejoj (ĝis 356 en la municipoj ĉu kun registroj ĉu kun restaĵoj).
  • Monto de Senhora do Socorro kun centra sanktejo
  • Pateira de Frossos, lago kun kanalreto, biodiverseco, rigardado de akvobirdoj ktp.
  • Domo kaj Kapelo de Santo António
  • Kastelo kaj Palaceto de Boa Vista
  • Domo de Dro. António Fortunato de Pinho - Arte Nova
  • Kin-Teatro Alba
  • Preĝejo de Albergaria-a-Velha
  • Pilorioj de Angeja kaj de Frossos
  • Megalitoj Mamôa de Açôres kaj Mamôa-oj de Taco

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]