Oliveira de Azeméis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Oliveira de Azeméis (stacidomo).
Oliveira de Azeméis
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3720
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68 611  (2011) [+]
Loĝdenso 426 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 8° 29′ U (mapo)40.833333333333-8.4833333333333 [+]
Areo 161,1 km² (16 110 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Oliveira de Azeméis (Portugalio)
Oliveira de Azeméis (Portugalio)
DEC
Situo de Oliveira de Azeméis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oliveira de Azeméis [+]
vdr

Oliveira de Azeméis estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Metropola Areo de Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 12 000 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo Oliveira de Azeméis kun areo de 161,10 km² kaj 66 175 loĝantoj (2021), subdividita en dek du fregezioj. La municipo limas nordoriente kun la municipo Arouca, oriente kun Vale de Cambra kaj Sever do Vouga, sude kun Albergaria-a-Velha, okcidente kun Estarreja kaj Ovar kaj nordokcidente kun Santa Maria da Feira kaj São João da Madeira.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Oliveira de Azeméis

La fregezioj de Oliveira de Azeméis estas jenaj:

  • Carregosa
  • Cesar
  • Fajões
  • Loureiro
  • Macieira de Sarnes
  • Nogueira do Cravo e Pindelo
  • Oliveira de Azeméis, Santiago de Riba-Ul, Ul, Macinhata da Seixa e Madail
  • Ossela
  • Pinheiro da Bemposta, Travanca e Palmaz
  • São Martinho da Gândara
  • São Roque
  • Vila de Cucujães


Historio[redakti | redakti fonton]

Dokumento per kiu la Reĝino de Portugalio, Dona Maria la 1-a de Portugalio, oficialigis la urbeton Oliveira de Azeméis en 1799.

Estis loĝado jam el la prahistorio.

De grava historia pasinteco estas la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj kelkaj nobelaj domoj, en unu el kiuj proksime de la preĝejo gastis la reĝo Petro la 5-a de Portugalio, survoje tra Norda Portugalio (nuntempe la Domo de la familio Albuquerque). Alia grava okazaĵo estis la konstruado de la Sanktejo kaj Parko de Nossa Senhora de La Salette, monumenta kaj natura frava lplp.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj tiukadre jam oni estis kreinta la nunan municipon Oliveira de Azeméis, en la regado de Dona Maria la 1-a, en 1799; kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. Oliveira de Azeméis estis altigita al la kategorio de cidade (urbo) la 16an de majo 1984. Oliveira de Azeméis estas laŭ la leĝo nº 46/2008, parto de la Metropola Areo de Porto. Por statistikaj celoj, el la fino de 2014, Oliveira de Azeméis ĉesis integri la NUT III Entre Douro e Vouga (kiu ĉesis ekzisti), por integriĝi en la nova NUT III Área Metropolitana do Porto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Krucmonumento de Pinheiro da Bemposta
  • Pilorio de Pinheiro da Bemposta
  • Kapelo de Nossa Senhora da Ribeira de Pinheiro da Bemposta
  • Bieno Quinta da Costeira en Carregosa
  • Konstruaĵo Vasques en Carregosa
  • Bieno Quinta de Macieira de Sarnes
  • Domo Resende en Macieira de Sarnes
  • Domo de Corte Real aŭ de Reis kaj Vasconcelos en Oliveira de Azeméis
  • Preĝejo de Oliveira de Azeméis aŭ de Sankta Mikaelo
  • Kastrumo de Ossela
  • Ponto de Pica
  • Parko La Salette
  • Akvomuelejoj

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]