Santa Maria da Feira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Maria da Feira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 139 312  (2011) [+]
Loĝdenso 648 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 8° 32′ U (mapo)40.933333333333-8.5333333333333 [+]
Areo 215 km² (21 500 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Santa Maria da Feira (Portugalio)
Santa Maria da Feira (Portugalio)
DEC
Situo de Santa Maria da Feira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Maria da Feira [+]
vdr

Santa Maria da Feira estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Área Metropolitana do Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 19 792 loĝantoj (2021).

Ĝi estas la sidejo de municipo Santa Maria da Feira kun areo de 213,45 km² kaj 136 720 loĝantoj (2021), subdividita en 21 fregezioj. La municipo limas norde kun la municipoj Vila Nova de Gaia kaj Gondomar, oriente kun Arouca, sudoriente kun Oliveira de Azeméis kaj São João da Madeira, sude kun Ovar kaj okcidente kun Espinho.

La municipo Santa Maria da Feira, krom la urba sidejo (Santa Maria da Feira), inkludas du urbojn (Fiães kaj Lourosa) kaj 12 urbetojn (Argoncilhe, Arrifana, Canedo, Lobão, Mozelos, Nogueira da Regedoura, Paços de Brandão, Rio Meão, Santa Maria de Lamas, São João de Vêr, São Paio de Oleiros kaj Souto).

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Santa Maria da Feira

La fregezioj de Santa Maria da Feira estas jenaj:

  • Argoncilhe
  • Arrifana
  • Caldas de São Jorge e Pigeiros
  • Canedo, Vale e Vila Maior
  • Escapães
  • Fiães
  • Fornos
  • Lourosa
  • Lobão, Gião, Louredo e Guisande
  • Milheirós de Poiares
  • Mozelos
  • Nogueira da Regedoura
  • Paços de Brandão
  • Rio Meão
  • Romariz
  • Sanguedo
  • Santa Maria da Feira, Travanca, Sanfins e Espargo (sidejo)
  • Santa Maria de Lamas
  • São João de Ver
  • São Miguel de Souto e Mosteirô
  • São Paio de Oleiros


Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio; komunikvojoj helpis la setladon, ekzemple pro la romiaj ŝoseoj kaj pontoj, kaj same en la mezepoko kaj ĝis la 20-a jarcento.

Kastelo de Santa Maria da Feira

Post la kristana konkero, baze sur la administracia divido de la romiaj konventoj, naskiĝis tri centroj por la disvolviĝo de la regiono: nome la Monaĥejo de Cucujães, la Monaĥejo de Arouca kaj la Kastelo de Feira. Tiu estis pagejo de impostoj kaj privilegia loko por komerco, pro kio ĉirkaŭe instaliĝis lokanoj, kiuj naskis la urbon Santa Maria da Feira.

Fakte la loĝado en tiu areo estas antikva, kiel atestas funebraj monumentoj (mamoas), el la 5a-4a jarmilo a.n.e., kaj kastrumoj (fortikitaj setlejoj) ĉu antaŭromiaj aŭ romaniigitaj. De la Mezepoko restis atestiloj de la milita arkitekturo, de kiuj la kastelo de Feira estas la plej impona. Sed en religia arkitekturo estis monumenteco en konventoj, preĝejoj kaj krucmonumentoj — de romaniko ĝis baroko — en diversaj epokoj.

En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. La municipo senĉese kreskis kaj duobliĝis el la mezo de la 20-a jarcento. Ĝis sia altiĝo al la kategorio de cidade (urbo) en la 14a de Aŭgusto 1985, ĝi estis konata kiel urbeto Vila da Feira.

En la fregezio Espargo, estas grava kongresejo, nome Europarque, kaj centro de scienco, nome Visionarium, ambos pertencentes à Associação Empresarial de Portugal. Prepara-se neste momento o projecto de ampliação do Europarque, com vista à recepção de vários serviços na zona envolvente ao actual complexo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Santa Maria da Feira kaj bieno de la kastelo
  • Preĝejo de Santa Maria da Feira kaj Preĝejo de Misericórdia de Santa Maria da Feira
  • Kastrumo de Romariz kaj de Fiães
  • Preĝejoj kaj kapeloj
  • Historia Centro de Santa Maria da Feira
  • Konvento de Lóios
  • Guimbras
  • Bieno Quinta de Engenho Novo kaj Municipa Parko en Paços de Brandão
  • Zoo de Lourosa - Ornitologia Municipa Parko
  • Banloko Termas de Caldas de São Jorge
  • Europarque
  • Visionarium
  • Spektaklejo kaj Galerio de la Municipa Biblioteko de Santa Maria da Feira
  • Kin-Teatro António Lamoso
  • Muzeo Konvento de Lóios - Municipa Muzeo
  • Muzeo de Santa Maria de Lamas
  • Muzeo pri Papero - Paços de Brandão
  • Casa da Portela - Paços de Brandão
  • Casa da Torre aŭ Quinta da Torre en São João de Ver
  • Mamoa da Quinta da Laje en Pigeiros

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]