Arouca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arouca
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4540
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 359  (2011) [+]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 8° 15′ U (mapo)40.933333333333-8.25 [+]
Alto 252 m [+]
Areo 329,11 km² (32 911 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Arouca (Portugalio)
Arouca (Portugalio)
DEC
Situo de Arouca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arouca [+]
vdr

Arouca estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Área Metropolitana do Porto (NUTS III), kun ĉirkaŭ 3 185 loĝantoj.

Ĝi estas la sidejo de municipo Arouca kun areo de 329,11 km² kaj 21 146 loĝantoj (2021), subdividita en dek ses fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Castelo de Paiva, nordoriente kun Cinfães, oriente kun Castro Daire, sudoriente kun São Pedro do Sul, sude kun Vale de Cambra, sudokcidente kun Oliveira de Azeméis, okcidente kun Santa Maria da Feira kaj nordokcidente kun Gondomar. La municipo Arouca (lime kun Gondomar, municipo de Granda Porto) estas ŝosee je ĉirkaŭ 35 km sudoriente de la urbo Porto, dum la urbo Arouca, sidejo de la municipo, estas ŝosee je ĉirkaŭ 55 km.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de Arouca

La fregezioj de Arouca estas jenaj:

  • Alvarenga
  • Arouca e Burgo
  • Cabreiros e Albergaria da Serra
  • Canelas e Espiunca
  • Chave
  • Covelo de Paivó e Janarde
  • Escariz
  • Fermedo
  • Mansores
  • Moldes (Arouca)
  • Rossas
  • Santa Eulália
  • São Miguel do Mato
  • Tropeço
  • Urrô
  • Várzea


Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado jam el la prahistorio. En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj.

La municipo atingis loĝpinton meze de la 20-a jarcento kun 26 427 loĝantoj en 1950, poste oni perdis ĉirkaŭ 5 000 loĝantojn pro elmigrado, ĉefe al Porto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo de Arouca aŭ Konvento de Santa Maria
  • Pilorioj de Arouca, de Burgo, de Cabeçais kaj de Trancoso
  • Megalito Mamoa de Portela da Anta
  • Muzeoj Municipa de Arouca kaj de Religia Arto de Arouca
  • Geoparko Arouca
  • Ponto 516 Arouca

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]