Chaves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chaves
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 243  (2011) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 7° 28′ U (mapo)41.739869444444-7.4706805555556Koordinatoj: 41° 44′ N, 7° 28′ U (mapo) [+]
Areo 591,23 km² (59 123 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Chaves (Portugalio)
Chaves (Portugalio)
DEC
Chaves
Chaves
Situo de Chaves

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chaves [+]
vdr

Chaves estas portugala urbo en la distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Alto Tâmega, kun ĉ. 19 300 loĝantoj.

Ĝi estas sidejo de la municipo Chaves kiu havas totalan areon de 591,23 km², 37 592 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 27 loĝantoj por km², subdividita en 39 fregezioj. La municipo limas norde kun la hispana regiono Galegio, oriente kun Vinhais, sudoriente kun Valpaços, sudokcidente kun Vila Pouca de Aguiar, okcidente kun Boticas kaj nordokcidente kun Montalegre.

Urbo[redakti | redakti fonton]

Chaves trans la rivero Tâmega.

La loĝantaro estas disigita en la fregezioj Santa Cruz-Trinidade, Madalena, kaj Santa Maria Maior: tiuj fregezioj formas la urbigitan domaron de la urbo Chaves.

Kvankam multaj el la plej malnovaj konstruaĵoj ekster la ringo de historiaj muregoj estis detruitaj por lasi lokon al novaj loĝejaroj, la mezepoka kvartalo kun siaj tipaj stratoj Rua Direita kaj Rua de Santo António estis deklaritaj historiaj zonoj. En tiuj areoj estas mallarĝaj mult-etaĝaj loĝejoj, kies origino estis limigita de la enmurigita urbo. Historie, nur la malnova kvartalo estis la urbo, kaj malmultaj konstruaĵoj estis ekster la muregoj, pro ties landlima situacio kaj la risko de invado. Sekve la disponebla loko estis malmulte kaj la tereno estis uzata ĉefe por mult-celaj konstruaĵoj, kio rezultis en tra mallarĝaj stratoj kaj mult-etaĝaj strukturoj (kun balkonoj kiuj etendas super la stratoj kaj protektis la lokanojn). Multaj el la teretaĝaj spacoj estis okupitaj de vendejoj kaj malgrandaj negocoj, dum la loĝantoj vivis en la supraj etaĝoj. Restaĵoj de tiuj balkonoj estas ankoraŭ videblaj en la mezepoka kvartalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ponto super la rivero Tâmega.
Romia mejloŝtono sur la ponto super la rivero Tâmega.

La enmurigita urbo estis avangardo de la politika maltrankvileco dum la "Reconquista", kaj estis trapasita de armeoj kaj foje rabita de malamikoj. Chaves estis konstruita, detruita kaj rekonstruita kelkajn fojojn ĉu fare de kristanoj ĉu de islamanoj, kaj dum periodoj la urbo estis komplete abandonita. En 1253, Alfonso la 3-a helpis la rekonstruadon de la kastelo. Ĉirkaŭ 1258, Chaves ricevis la statuson de vila (aŭ urbeto). Kvankam la muregoj estis finfine rekonstruitaj, la enkonduko de artilerio faris la kastelajn fortifikaĵojn alitempaj, kaj ili iom post iom ruiniĝis. Modernepoke oni plibonigis la areojn ambaŭflanke de la rivero Támega. Oni aranĝis ĝardenojn, vojojn por piedirantoj kaj biciklistoj kaj oni konstruis modernan ponton.

La homa loĝado en la regiono de Chaves jam okazis en Paleolitiko, kion indikas pluraj atestiloj de Mairos, Pastoria kaj São Lourenço, inter aliaj lokoj, kaj de prahistoriaj civilizoj, nome en pluraj kastrumoj sur montoj tra la tuta regiono de Supra Tâmega.

En la epoko de la romia invado de Iberio, la romianoj instaliĝis en la valo de la rivero Tâmega, kie nun staraj la urbo, kaj konstruis fortikaĵojn en la periferio, profitante kelkajn el la jam ekzistitaj kastrumoj. Por la defendo de la loĝloko oni konstruis muregojn, kaj por la trairado de la rivero, konstruis la nomitan ponton de Trajano. Ili promociis la uzadon de varmaj kuracakvoj, per instalado de termajn banlokojn, ekspluatis minojn, ĉefe por akiri oron, kaj aliajn naturajn resursojn. Oni supozas, ke la ponto de Trajano estis konstruita kun helpo de legionanoj de la Sepa Legio (Legio VII Gemina Felix).

Tiom grava estis la urba kerno, ke ĝi estis altigita al la kategorio de Municipo en la jaro 79 n.e., dum la regado de Tito Flavio Vespaziano, nome la unua cezaro de la familio Flavia. De tie devenis la antikva nomo Aquae Flaviae de la aktuala urbo Chaves, same kiel ĝia urban-nomoflaviense. Oni ĉirakaŭkalkulas laŭ trovitaj restaĵoj ke la urba centro estis sur la altaĵo ĉirkaŭ la areo kie nun estas la ĉefa preĝejo. Ankoraŭ nuntempe videblas la romia plano, kun Forumo, Kapitolio kaj Dekumanoj, kiu estus la nun nomita rua Direita. En tiu areo eĉ antaŭ nelonge (2006) oni trovis la plej estarajn arkeologiajn restaĵojn, nun ekspoziciitaj en la Museu da Região Flaviense, kiel tomboŝtono aluda al luktado de gladiatoroj.

Tiu romia dominado pluis ĝis la komenco de la 5-a jarcento, kiam alvenis laŭgrade ĝermanaj popoloj, nome Suevoj, Visigotoj kaj Alanoj, devenaj de Orienta Eŭropo kaj kiuj finigis la romian koloniadon. Militoj inter Remismundo kaj Frumario, dispute de la rajto al trono, kondukis al la preskaŭ totala detruado de la urbo, la venko de Frumario kaj la enprizonigo de Hidacio, grava episkopo de Chaves. La ĝermana hegemonio pluis ĝis araboj kaj aliaj islamanoj, devenaj de Nordafriko, invadis la regionon venkinte super Rodrigo, la lasta visigota monarko, komence de la 8-a jarcento. En tiu epoko, estis en laurbo la sidejo de la episkopeco flaviense, kies plej grava episkopo estis Hidacio (Hydatius), fama verkisto kiu lasis valoran informaron pri Suevoj.

Pordego de S. Neutel.

En la araba epoko, la islamismo invadis la lokon antaŭe okupita de kristanismo, kio kondukis al konfliktoj kaj fuĝo de lokanoj al montaroj kaj nordokcidente, rezulte en multnombraj detruoj. Bataletoj inter moŭroj kaj kristanoj pluis ĝis la 11-a jarcento. Ĝi estis rekaptita de kristanoj el islamanoj en la 9-a jarcento, fare de Alfonso, reĝo de Leono, kiu rekonstruis ĝin parte. Tamen, poste, en la unua kvarono de la 10-a jarcento, rekaptis ĝin moŭroj, kiuj retenis la urbon ĝis la 11-a jarcento, kiam la reĝo Alfonso la 3-a de Leono rekaptis ĝin, kaj ordonis ĝian rekonstruadon kaj reloĝigon, same kiel la konstruadon de novaj muregoj. Jam tiam prosperis en la urbo grava juda komunumo, kies sinagogo estis en konstruaĵo inter nunaj Travessa da Rua Direita, kaj Rua 25 de Abril, kie legeblas antikva skribaĵo sur la sojlo de la pordo kun la nomo "Salomono".

Ĉirkaŭ 1160 Chaves aliĝis al la lando, kiu jam estis Portugalio, pere de la partopreno de legendaj Ruy Lopes kaj Garcia Lopes, tre ligitaj al la historia de la tero. Pro sia landlima situo, Chaves estis vundebla pro atakoj de invadantoj kaj por protektado Denizo la 1-a (1279–1325), ordonis starigi kastelon kaj muregojn kiuj ankoraŭ nuntempe dominas grandparte la urbon kaj ties periferion. Tiukadre ĝi suferis ofte pro la diversaj militoj ĝis jam en la 19-a jarcento okazis en la 20a de setembro 1837 la Konvençio de Chaves, post la batalo de Ruivães (nun en distrikto Braga), kiu finigis la ribelon kartistan de 1837, nomita ankaŭ ribelo de marŝaloj.

En 1488 oni presis probable en Chaves portugallingvan version de Sacramental de Clemente Sánchez de Vercial, konsiderata la unua libro presita en portugala lingvo (temas pri mezepoka vivo kaj ĝi estis malpermesita de la eklezio). Pli certe en 1489 kaj en jam en Chaves oni presis Tratado de Confissom. Tial unuaj presita libroj en Portugalio estis produktitaj en Chaves, ĉar en Lisbono, Porto kaj Braga oni presis librojn nur en la 1490-aj jaroj.

La 8an de julio 1912 okazis batalo inter la monarkismaj trupoj de Paiva Couceiro kaj tiuj de la respublika registaro, estritaj de la kolonelo Ribeiro de Carvalho, de kiu rezultis la fino de la dua monarkisma ekspedicio. La respublikismaj estroj de tiu batalo estis omaĝitaj en la strataro de Lisbono, per de nomigo de avenuo, nome Avenida Defensores de Chaves, inter Avenida Casal Ribeiro kaj Campo Pequeno. La 12a de marto 1929 Chaves estis altigita al la kategorio de cidade (urbo).

La loĝantaro de Chaves atingis pinton de 57 243 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 37 000.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de la municipo Chaves (el 2013).
Chaves trans la rivero Tâmega.

La municipo havas la jenajn fregeziojn:

  • Águas Frias
  • Anelhe
  • Bustelo
  • Calvão e Soutelinho da Raia
  • Cimo de Vila da Castanheira
  • Curalha
  • Eiras, São Julião de Montenegro e Cela
  • Ervededo
  • Faiões
  • Lama de Arcos
  • Loivos e Póvoa de Agrações
  • Madalena e Samaiões
  • Mairos
  • Moreiras
  • Nogueira da Montanha
  • Oura
  • Outeiro Seco
  • Paradela
  • Planalto de Monforte
  • Redondelo
  • Sanfins
  • Santa Cruz/Trindade e Sanjurge
  • Santa Leocádia
  • Santa Maria Maior
  • Santo António de Monforte
  • Santo Estêvão
  • São Pedro de Agostém
  • São Vicente
  • Soutelo e Seara Velha
  • Travancas e Roriz
  • Tronco
  • Vale de Anta
  • Vidago
  • Vila Verde da Raia
  • Vilar de Nantes
  • Vilarelho da Raia
  • Vilas Boas
  • Vilela do Tâmega
  • Vilela Seca

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Placo en Chaves: turo de preĝejo de Sankta Maria, turo de kastelo kaj pilorio.
  • Kastelo, kun Milita Muzeo en la Ĉefturo; muregoj.
  • Placo kun pilorio, preĝejoj de Sankta Maria (kun monumenta orgeno), de Miserikordia kaj de Madalena kun tipaj blukoloraj artaj kaheloj ĝistegmente. Urbodomo, biblioteko, Museu Flaviense.
  • Ponto Trajano super la rivero Támega.
  • Kapeloj de Santa Catarina, de Santa Cabeça kaj de São Bento.
  • Preĝejo de domus flavie kaj sanktejoj de São Caetano, de Nossa senhora da Aparecida, de Senhora do Engaranho.
  • Fortikaĵo de Sankta Francisko.
  • Varmakvaj fontoj kaj ĝardeno de la monaĥinoj Jardim das Freiras
  • Muzeo de Nuntempa Arto Nadir Afonso.
  • Fuorto de S. Neutel.
  • Kasteloj de Santo Estêvão kaj Monforte.
  • Preĝejoj de Vidago,
  • Muregoj de Vilas Boas kaj de Muradelhas, kastrumoj de Tróia, en Mairos, de Ribeira de Vilarinho das Paranheiras, de Paradela de Monforte kaj de Curalha.
  • Arkeologiejoj de Sigerei, de Suzana en Seara Velha, de Padieiros en Soutelinho da Raia, de Soutilha en Mairos kaj de Alvoradinha en Vilarelho da Raia.
  • Romiaj Arkeologiejoj de Quintela, de Vale de Ermida kaj de Carvalheiras en Vilarinho da Raia kaj romia akvobaraĵo de Abobeleira.
  • Rokgravuraĵoj de Pereira de Selão, de Outeiro Machado en Valdanta kaj de Moeda, Tripe, Outeiro do Salto, en Mairos.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Famaj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chaves (Portugal) en la portugala Vikipedio.