Distrikto Vila Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Vila Real
Distrikto
distrikto de Portugalio, elektodistrikto [+]

LandoPortugalio

ĈefurboVila Real
- koordinatoj41° N, 8° U (mapo)41.296111111111-7.7461111111111Koordinatoj: 41° N, 8° U (mapo) [+]
Akvokolektejo4 328 km² (432 800 ha) [+]
Areo4 328 km² (432 800 ha) [+]

Loĝantaro49 868 [+] (2018)
Denseco11,52 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2PT-17

Distrikto Vila Real (Tero)
Distrikto Vila Real (Tero)

Distrikto Vila Real (Portugalio)
Distrikto Vila Real (Portugalio)
DEC
Distrikto Vila Real
Distrikto Vila Real

Map
Distrikto Vila Real
Vikimedia Komunejo:  Vila Real (district) [+]
vdr

La distrikto Vila Real (portugale distrito de Vila Real) estas distrikto de Portugalio. Sur areo de 4 328 kvadrataj kilometroj laŭ la stato de la censo de 2011 vivis 213 775 loĝantoj. Administra centro estas la samnoma urbo Vila Real.

La provinco limas norde je la regiono Galegio de Hispanio, oriente je la distrikto Bragança, sude je la distrikto Viseu kaj okcidente je la distriktoj Porto kaj Braga.

Municipoj kaj fregezioj[redakti | redakti fonton]

La distrikton konsistigas la jenaj 14 municipoj:

La distrikto estas komponita de 197 fregezioj, el kiuj estas 14 en Alijó, 10 en Boticas, 39 en Chaves, 5 en Mesão Frio, 6 en Mondim de Basto, 25 en Montalegre, 7 en Murça, 8 en Peso da Régua, 5 en Ribeira de Pena, 12 en Sabrosa, 7 en Santa Marta de Penaguião, 25 en Valpaços, 14 en Vila Pouca de Aguiar kaj 20 en Vila Real.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipoj, kiuj formas la distrikton, dividiĝas en kelkaj subregionoj, kiuj formas la regionon Norte.

Al Alto Tâmega apartenas la municipoj plej nordaj en la distrikto, kiel Boticas, Chaves, Montalegre, Ribeira de Pena, Valpaços kaj Vila Pouca de Aguiar, kiuj formas komplete la subregionon.

Al Douro apartenas la municipoj plej sudaj en la distrikto, kiel Alijó, Mesão Frio, Murça, Peso da Régua, Sabrosa, Santa Marta de Penaguião kaj Vila Real, kiuj formas kun aliaj municipoj de la distriktoj Bragança kaj Guarda la subregionon.

Al Ave apartenas nur la municipo Mondim de Basto, kiu formas kun municipoj de la Distrikto Braga la subregionon.

En la Distrikto Vila Real estas kvar urboj, nome Chaves, Peso da Régua, Valpaços kaj Vila Real mem, la distrkita ĉefurbo. Krome estas 24 vilas (urbetoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]