Vila Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Real
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 850  (2011) [+]
Loĝdenso 138 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 7° 45′ U (mapo)41.295277777778-7.7461111111111Koordinatoj: 41° 18′ N, 7° 45′ U (mapo) [+]
Alto 420 m [+]
Areo 377 km² (37 700 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Vila Real (Portugalio)
Vila Real (Portugalio)
DEC
Vila Real
Vila Real
Situo de Vila Real

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Real [+]
vdr

Vila Real estas urbo, municipo en Portugalio kaj administra centro de la samnoma distrikto Vila Real - samtempe temas pri unu el 14 municipoj de la distrikto.

Laŭ la censo de 2021 en la urbo vivis 17 343 loĝantoj. Vila Real situas en la nordo de Portugalio sur monta ebenaĵo, alta ĉirkaŭ 460 metrojn super la marnivelo, kaj estas ĉirkaŭata de la montoĉenoj Marão kaj Alvão. La historia urbocentro limiĝas fare de la riveroj Corgo kaj Cabril. En Vila Real ĉiujare okazas konata aŭtomobila konkurso, nomata Circuito de Vila Real. Vila Real estis iam konata kiel "Kortego de Trás-os-Montes", pro la iamaj multnombraj blazondomoj, de nobeloj altiritaj pro influo de la Markizoj de Vila Real, kaj ankoraŭ estas pluraj blazondomoj.

Ĝi estas sidejo de municipo Vila Real de 378,8 km² de areo kaj 49 574 loĝantoj (en 2021), subdividite en du dek submunicipoj. La municipo limas norde kun Ribeira de Pena kaj Vila Pouca de Aguiar, oriente kun Sabrosa, sude kun Peso da Régua, sudokcidente kun Santa Marta de Penaguião, okcidente kun Amarante kaj nordokcidente kun Mondim de Basto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Roka Sanktejo de Panóias.

La areo de Vila Real montras indikojn de loĝado el Paleolitiko. Restaĵoj de postaj loĝadoj, kiel la Roka Sanktejo de Panóias, atestas pri romia setlejo. Tamen, pro invadoj fare de ĝermanoj kaj islamanoj okazis laŭgrada senloĝado.

Fine de la 11-a jarcento, nome en 1096, la grafo D. Henriko havigis foruon al Constantim de Panóias, por helpi la loĝadon de la areo. En 1272, D. Afonso la 3-a havigis foruon por la fondo (malsukcese) de iu Vila Real de Panoias, eble en alia loko (probable ĉe Ponte en la fregezio Mouçós). Nur en 1289, per foruo de la reĝo Denizo la 1-a, oni fondis efektive Vila Real de Panóias, kiu iĝos la aktuala urbo. Ŝajne jam en 1139 nomata «Vila Rial» estis sur la monteto kie nun estas la aktuala urbo, tiam apartenanta al la fregezio Vila Marim.

Palaco Mateus.
Ĝardenoj de la Palaco Mateus.

Privilegia loko, sur kruciĝo de ŝoseoj Porto-Bragança kaj Viseu-Chaves, ebligis konstantan disvolviĝon. El la 17-a jarcento multaj nobeloj estis altiritaj pro influo de la Markizoj de Vila Real, kaj tial ankoraŭ estas pluraj blazondomoj en la urbo.

Pro loĝantarkresko, Vila Real akiris en la 19-a jarcento la statuson de ĉefurbo de distrikto (samnoma) kaj poste, jam en la 20-a jarcento la statuson de ĉefurbo de la historia provinco Trás-os-Montes e Alto Douro.

En 1922 oni kreis Diocezon de Vila Real, teritorie koincidante kun la respektiva distrikto, per disiĝo de la diocezoj de Braga, Lamego kaj Bragança-Miranda, kaj en 1925 la loĝloko estis altigita al la kategorio de cidade (urbo).

Ĝi estis la tria portugala urbo kiu ricevis publikan liveradon de elektra energio kaj la unua kiu produktis hidroelektran energion, nome en 1894, en la Central Hidroelétrica de Biel, super la rivero Corgo, fare de Emílio Biel, kiu funkciis ĝis 1926. La urbo plie disvolviĝis pere de la kreado de la Universitato de Trás-os-Montes e Alto Douro, en 1986 (kvankam ĝi jam ekzistis ekde 1979, per de la Instituto Universitário de Trás-os-Montes e Alto Douro, sukcedanto de la Instituto Politécnico de Vila Real, kreita en 1973), kio kontribuis al loĝantarkresko kaj plialtigo de la vivnivelo (6 651 universitatanoj en 2017).

Dum la lastaj jaroj, oni kreis en Vila Real diversajn kulturajn instalaĵojn, kiuj alportis viglecon al la urbo, kiel la Teatro de Vila Real, ka Muzeo de Vila Velha, Museu do Som e Imagem kaj la Regiona Konservatorio de Muziko, kaj la transigo de la Municipa Biblioteko kaj de la Municipa Arkivo al tiucelaj konstruaĵoj.

Urba biblioteko.

Krome oni plivalorigis kelkajn areojn de la urbo, kiel la Historia Centro kaj Vila Velha (malnova urbo) kaj la tradiciaj kvartaloj de la urbo, kiel Bairro dos Ferreiros (forĝistoj) kaj Bairro S. Vicente de Paula. Ankaŭ la ĉirkaŭa areo de la rivero Corgo estis rehabilitita, transformita en Parko Corgo, Forsta Parko kaj Complexo Recreativo de Codessais, kiu inkludas kulturajn komponantojn kiel la Scienca Centro kaj la Municipa Teatro.

Aktuale, Vila Real ĝuas fazon de kreskanta disvolviĝo, industrie, komerce kaj serve, zorgante por sansistemo, edukado, turismo, ktp., kio altiras eksteran investadon, kaj internacian rekonon pro la etapo de la Corrida de Portugal de la World Touring Car Cup (WTCR), kiu okazas en la Internacia Aŭtokurejo de Vila Real.

La loĝantaro de la municipo konstante kreskis dum la 20-a jarcento, ĝis nunaj preskaŭ 50 000 loĝantoj.

Administracia ento[redakti | redakti fonton]

Fregezioj de la municipo Vila Real (el 2013, en la centro ruĝe la sideja urbo).

La municipo Vila Real havas la jenajn fregeziojn:

  • Abaças
  • Adoufe e Vilarinho de Samardã
  • Andrães
  • Arroios
  • Borbela e Lamas de Olo
  • Campeã
  • Constantim e Vale de Nogueiras
  • Folhadela
  • Guiães
  • Lordelo
  • Mateus
  • Mondrões
  • Mouçós e Lamares
  • Nogueira e Ermida
  • Parada de Cunhos
  • Pena, Quintã e Vila Cova
  • São Tomé do Castelo e Justes
  • Torgueda
  • Vila Marim
  • Vila Real (urba)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Turo de Quintela, en la fregezio Vila Marim.
  • Kapeloj de São Brás, kun tomboj de Teixeira de Macedo kaj Lourenço Viegas, filo de D. Egas Moniz; kaj de Espírito Santo aŭ Kapelo de Bom Jesus do Hospital
  • Domoj de Diogo Cão, dua duono de la 15-a jarcento, kie supozeble naskiĝis la navigisto Diogo Cão, unua eŭropano kiu alvenis al la enfluejo de la rivero Kongo; de Carvalho Araújo, militmaristo kiu savis vaporŝipon S. Miguel el germana submarŝipo dum la Unua Mondmilito; de Brocas, konstruita de la avo de Camilo Castelo Branco, kie li mem iom loĝis; de la Markizoj de Vila Real, kun bela fenestro manuelina, kie ili loĝis ĝis ilia partopreno en la komploto kontraŭ D. Johano la 4-a, en 1641. Poste ĝi estis de Morgados do Arco.
  • Katedralo; kaj preĝejoj de Misericórdia, de São Pedro, de Bom Jesus do Calvário, de São Paulo, baroka, atribuita al Nicolau Nasoni
  • Pilorio de Vila Real
  • Palaco de Mateus, de Nicolau Nasoni, kaj ĝardenoj
  • Ponto de Piscais, ŝajne romia, kiu ebligis la trairadon de la rivero Corgo laŭ romia ŝoseo kiu trairis Iberion
  • Turo de Quintela, en la fregezio Vila Marim
  • Juda kvartalo de Vila Real
  • Arkeologiejoj de "mamoas" de Justes, megalitaj tomboj; Mão do Homem (hom-mano), roka altaro, en Adoufe; nekropolo de S. Miguel da Pena, en la Serra do Alvão, en la domaro de Pena; Lupkaptilejo de Vilarinho de Samardã; kaj Santuário de Panóias, enroka romia Sanktejo de Panóias, en Vale de Nogueiras

Servoj[redakti | redakti fonton]

Nigra ceramiko de Bisalhães.
  • Nigra ceramiko de Bisalhães
  • Aŭtokurejo de Vila Real
  • Aerodromo kaj fervoja stacio de Vila Real
  • Universitato
  • Botanika Ĝardeno de UTAD, Forsta Parko, Parko Corgo, Natura Parko de Alvão
  • Natura loko Alvão/Marão (Reto Natura 2000)
  • Kampadejo de Vila Real
  • Muzeoj Museu de Arqueologia e Numismática, Museu da Vila Velha, Muzeo de Geologio de UTAD, Etnografia Muzeo, Museu do Som e Imagem
  • Interpretejoj de la Natura Parko de Alvão kaj de la Santuário de Panóias
  • Scienca Centro de Vila Real
  • Municipa Biblioteko Dr. Júlio Teixeira
  • Municipa Teatro de Vila Real
  • Fondaĵo de Casa de Mateus
  • Municipa Arkivo de Vila Real

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Vila Real.
Panoramo de Vila Real.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Real en la portugala Vikipedio.