Janov (distrikto Rakovník)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Janov
Janov
municipo
Vido de nordoriento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Janov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Rakovník
Administra municipo Rakovník
Historiaj regionoj Bohemio, Tria regno
Montaro Džbán
Situo Janov
 - alteco 427 m s. m.
 - koordinatoj 50° 12′ 39″ N 13° 38′ 16″ O / 50.21083 °N, 13.63778 °O / 50.21083; 13.63778 (mapo)
Katastro 3,15 km² (315 ha) Janov
Loĝantaro 154 (2024)
Denseco 48,89 loĝ./km²
Fondo 18-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 270 06
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ020C
NUTS 5 CZ020C 565270
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Janov (Rakovník District)
Retpaĝo: www.obec-janov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Janov troviĝas en distrikto Rakovník, regiono Mezbohemia, sur nura limo kun Regiono Ústí nad Labem, netutaj 14 km nordokcidente de Rakovník kaj 15 km sudoriente de Žatec. En 2024 ĉi tie vivis 154 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Měcholupy, Kounov, Deštnice, Svojetín kaj Milostín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de Janov falas kontraŭe al aliaj municipoj en tempon de proporcie ne antaŭlonga. Domaron lasis fondi Jan Štěpán grafo Meraviglia-Crivelli, posedanto de senjorujo Olešná, en la 70-aj jaroj de la 18-a jarcento. La nomon oni rememorigas en germana aspekto Johannisthal al la jaro 1845; ĉeĥa ofica nomo, uzata en la dua duono de la 19-a jarcento sonis Janové Údolí. La loĝantaro de Janov estis naciece plejparte ĉeĥa (ĉirkaŭ la jaro 1910 ekz. 280 ĉeĥoj kaj 10 germanoj), malgraŭ tio okazis post Munkena interkonsento al aldona anekso de Janov fare de Nazia Germanio la 24-an de novembro 1938. Kelke da dekoj de personoj sekve transloĝiĝis en la enlandon, la restintajn loĝantojn atendis sub la germana administrado ĝenerala diskriminacio. Dum la Dua Mondmilito en vicoj de ĉeĥoslovaka eksterlanda rezistmovado kiel membro de paraŝutista grupo Zinc eminentiĝis rotestro Arnošt Mikš, naskiĝinto el domo n-ro 21, kiu ereis dum interpagado kontraŭ membroj de protektorata ĝendarmaro. Poste estis en pafejo de Kobylisy ekzekutitaj ankaŭ liaj fratoj Antonín kaj František.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869292
1880267
1890303
1900316
1910290
1921308
JaroLoĝantoj
1930308
1950218
1961207
1970168
1980142
1991118
JaroLoĝantoj
2001100
2014117
2016118
2017127
2018132
2019139
JaroLoĝantoj
2020140
2021140
2022140
2023146
2024154