Korno (distrikto Beroun)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno
Korno
municipo
Korno
Oficiala nomo: Korno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Administra municipo Beroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro
Rivero Berounka
Situo Korno
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 16″ N 14° 07′ 55″ O / 49.92111 °N, 14.13194 °O / 49.92111; 14.13194 (mapo)
Katastro 5,17 km² (517 ha) Korno
Loĝantaro 124 (2024)
Denseco 23,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1360
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 267 27
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0202
NUTS 5 CZ0202 533793
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Korno
Retpaĝo: www.korno.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Korno estas malgranda municipo en Ĉeĥio troviĝanta en Mezbohemia regiono, en distrikto Beroun, proksimume 7 km sudoriente de urbo Beroun. Ĝi etendiĝas sur suda deklivo de nealta monteto en supermara alteco 345–375 m. La areo de la vilaĝa katastro estas 5,18 km². En la vilaĝo vivas 124 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karlštejn, Tetín, Srbsko, Měňany kaj Liteň.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova informo pri certa Předvoj el Korno (Prziedwoy de Korna) datiĝas ĉirkaŭ la jaro 1360. En la supra parto de la vilaĝo staradis verŝajne jam ekde la 14-a jarcento burgaro, unuafoje menciita en 1540 jam kiel dezertiĝinta. La lokon de burgaro arkeologie esploris en la 50-aj jaroj de la 19-a jarcento Václav Krolmus, lastaj restaĵoj malaperis dum konstruado de familiaj domoj post la jaro 1980. En la supra parto de vilaĝa placo staras novromantisma kapelo el la 19-a jarcento.

En la ĉirkaŭaĵo de Korno, precipe super rivero Berounka troviĝas multnombraj karstaj formacioj, krom aliaj 40 m profunda abismo kun lageto sur la fundo. Nordoriente de la vilaĝo estis konstatitaj restaĵoj de ĝis nun neesplorata praepoka burgejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869210
1880221
1890203
1900209
1910229
1921221
JaroLoĝantoj
1930201
1950200
1961126
1970122
1980113
199182
JaroLoĝantoj
200191
201499
2016102
2017105
2018110
2019118
JaroLoĝantoj
2020124
2021128
2022124
2023120
2024124