Saltu al enhavo

Jens Schjerve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jens Schjerve
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jens SCHJERVE estis norvega esperantisto. Li estis unu el la plej kapablaj instruistoj de Esperanto laŭ Cseh-metodo. Li gvidis multajn kursojn en Norvegio, Francio kaj Usono, kaj li faris paroladojn. Pri lia agado raportis „La Praktiko“ kaj „Heroldo de Esperanto“.

Li esperantigis libron pri tragedio de aerŝipo „Italia“. Lian esperantigon uzis Ota Ginz por enĉeĥigo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]