Ota Ginz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ota Ginz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1896 (1896-07-19)
en Ždánice
Morto 29-an de februaro 1976 (1976-02-29) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Marie Ginzová
Infanoj Petr Ginz • Chava‏ Pressburger
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj radioamatoro
vdr

Ota [Otto] GINZ [ginz] (naskiĝis la 19-an de julio 1896 en Ždánice (d:), distrikto Kolín, mortis la 29-an de februaro 1976 en Kirjat Jam Bet, Israelo) estis ĉeĥoslovaka judo, oficisto en grandkomerco en Prago. En 1958 li elmigris en Israelon. Li kun sia edzino Marie Ginzová estis la gepatroj de Petr Ginz, knabo pereinta en koncentrejo, kies desegnaĵo de la Tero vidata de sur la Luno fariĝis simbolo de holokaŭsto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia edzino estis fratino de Božena Sklenčková, sekve li estis bofrato de Otto Sklenčka kaj onklo de la aktoro Ota Sklenčka.

Depost 1918 li partoprenis tre aktive kaj diversmaniere la Esperanto-movadon. Precipe li sukcesis organizante gazetaran servon de ĈAE. Li multe laboris pri la enpenetro de Esperanto en la radio-sferon. Li estis eminenta eksperto pri lingvaj demandoj. Li kunredaktis la Ĉeĥoslovakan Antologion (Budapest 1935) kune kun Stanislav Kamaryt. En 1971 li donacis al Biblioteko Hector Hodler de UEA sian bibliotekon, kolektitan ekde la infanaĝo, kun multaj raraj verkoj (Unua Libro de Esperanto, 1887, Dua Libro, 1888, Princino Mary de Lermontov, Boris Godunov kaj Neĝa blovado de Puŝkin k.a.). Li estis honora membro de la Esperanto-klubo en Prago.

En 2006 aperis ĉeĥlingve, anglalingve kaj germanlingve broŝuro de la rusisto Jiří Franěk (d:Q12025125), kiu havas la titolon Ota Ginz - od Petra Ginze a raketoplánu Columbia až k Šolochovovi (Ota Ginz - de Petro Ginz kaj raketoplano Columbia ĝis Ŝoloĥov), kiu informas, ke estis trovita stenografita taglibro de Ota Ginz ekde 1915, kiam li estis sendita kiel soldato al la fronto, falis en rusan kaptitecon kaj servis en la bieno Ŝoloĥov, kie li amikiĝis kun knabo Miĥail, estonta Nobel-premiita verkisto, kun kiu ankaŭ poste interŝanĝis kelkajn leterojn.

Ankaŭ en la juda muzeo en Prago Ota Ginz estas konata kiel cionisma aktivulo.

Priskribo de Vlastimil Novobilský[redakti | redakti fonton]

Vlastimil Novobilský en sia artikolo Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio dekomence publikigis koncizan biografion pri Ota Ginz. La kerno de la kontribuo estas intervjuo respondita de Ota Ginz en 1973. En ĝi Ginz parolas pri siaj unuaj rilatoj kun Esperanto, la sukceso de gazetara servo el Prago, kiu havigis sekvan sukceson de kursoj kaj aliaj agadoj, kaj de asociaj oficejo kaj librovendejo, siaj tradukoj al kaj el Esperanto, sia posta agado el Israelo ktp. Fine li respondis al tri specifaj demandoj pri eternaj komencantoj, Esperanto-libroj kaj siaj interesaj travivaĵoj.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Radio-amatora vortaro kvinlingva (Esperanta - ĉeĥa - germana - franca - angla)

Tradukoj el Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Odd Arnesen: Vzducholodí k severní točně. Tragedie vzducholodi „Italia“ (Per aerŝipo al la norda poluso. Tragedio de aerŝipo „Iralia“, 1929, el la norvega en la ĉeĥan pere de Esperanta traduko de Jens Schjerve)
  • Eŭgeno Aisberg: Rozmluvy o radiu: Populární vysvětlení základů radiofonie. (Diskutoj pri radio: Populara klarigo de fundamentoj de radiofonio, el la Esperanta originalo Fine mi komprenas la radion en la ĉeĥan, 1927). Ĉi tiu verko estis tradukita pro lia iniciato en 28 lingvojn.

Traduko en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • Jarmila Hašková (d:Q539000): La tridektri savitoj (Literatura Mondo, 1932, p. 202) – el la ĉeĥa
  • Karel Čapek: Ĉemizo (Ĉeĥoslovaka Antologio, Budapest 1935) – el la ĉeĥa
  • Reuven Kritz (d:Q44749490, ראובן קריץ): Freŝa mateno (1967) – el la hebrea
  • František Kubka: Anna de Pfalz (la nica literatura revuo, 1/3, p. 91-96) – el la ĉeĥa[2]
  • Curt Riess (d:Q92210): La infansava nokto (Norda Prismo, 57/5, p. 252-258) – el la germana[3]
  • Milovan Dj. Gliŝiĉ (d:Q604086, Милован Ђ. Глишић, Milovan Đ. Glišić): La diservo (la nica literatura revuo, 5/6, p. 231-233) – el la serba[4]
  • Miroslava Rektorisová: Donacanto de senmorteco (Scienca revuo, 1/1957, p. 1-4) – el la ĉeĥa[5]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Freŝa mateno

Citaĵo
 Dum la Universala Kongreso en Roterdamo (1967), mi havis okazon paroli kun 24-jara samideano el Israelo, kiu partoprenis la militon de junio 1967 kiel maristo; li komandis armitan ŝipeton, kies militaj subuloj estis israelanoj naskiĝintaj en Egiptujo. Sed mia juna amiko estis blondulo, probable sabro* el nordeuropaj prauloj. Ni interparolis dum halto en restoracio, kiam mi kontraŭis francan komunistinon, kiu arde pledis la poraraban politikon oficialan de la kremluloj. ĉar dum la Internacia Somera Universitato mi prelegis pri la prakanariaj judoj, mia ĵusa amiko, kiu ĉeestis, min dankis, kaj dum nia konversacio li eldiris, ke en Israelo estas du same obstinaj konvinkoj, kun kiuj dialogi estas preskaŭ senespere, nome la ortodoksaj judoj kaj la komunistoj. Li aldonis, ke li ne volas esti nomata judo, sed israelano, ĉar li estas ateisto kaj socialisto.

Dum la sama somero 1967, unu mia amiko katolika hebreisto, informis min en Zaragozo, ke li restis ok monatojn en kibuco, por praktiki kaj plifirmigi sian konon de la hebrea lingvo; tiu kibuco havis ĉirkaŭ 300 membrojn, kiuj senescepte estis ateistoj. Sed mia honesta amiko nur povis laŭdegi ilin, ĉar, estante klera kaj serioza katoliko, li povis konstati, ke neniam antaŭe li trovis tiom da respondecosento, tiom da amika komprenemo kaj simpatio al honestuloj, kiel en tiu kibuco. Se nun oni volas kompreni, kial klera hispana katoliko estas admiranto de la israelaj kibucoj, kaj kial sabro povas esti ateisto kaj socialisto, ĝis nun mi ne povis trovi pli adekvatan respondon, pli taŭgan rimedon, ol rekomendi al miaj esperantistaj amikoj legi la libron de Reuven Krite. Nur edukado povas tiel efike transformi homojn, ke ili tuj adaptiĝu, kun plena kapablo ekspluati lokajn cirkonstancojn. Kaj dum la legado de la libro de Kritz mi kunvojaĝis al tiu unika sperto, kiun praktikas la kibucoj. Probable ekzistas aliaj libroj, kiuj pli tede formale raportas pri kibucoj, sed neniam ĝis nun mi legis verkon, kiu onin enprofundigu tiel elokvente en la kernon mem, en la spiritan forĝadon de la kibucanoj. Malgraŭ mia troa streĉiteco lastatempa, mi ne povis forlasi la libron, kiam mi eklegis ĝin; kiam. mi revenis al ĝi, en marto 1968, por ĝin recenzi, tiu relego estis nur ravovojaĝo. Mi ne ripetos al vi, pri kio temas, ĉar certe vi jam havis okazon legi plurajn recenzojn, el kiuj la plimulto nur gurdadis banalaĵojn, dum kelkaj eĉ klopodis pilorii neekzistantajn lingvajn tuberojn de la traduko. Kelkfoje mi ne scias, kio estas pli lamentinda: ĉu la diletanta ĝoja memsufiĉeco de niaj gazetredaktantoj, ĉu la nanaj amatoraĵoj de niaj «lingvotagoj», kiuj ĉefbonzece dekretas pri la boneco aŭ malboneco de normalaj —kaj foje prifierindaj—■ akiroj de niaj verkistoj. Nun estas al mi multe pli klara la kaŭzo, kial la israelanoj venkis en la junia milito de 1967: homoj, kiuj edukiĝas en kibuca spirito, konsistigas unikaĵon, kies similon eble oni povus trovi en esceptaj historiaj malgrandaj komunumoj, sed nenie landkadre kaj vaste, kiel en Israelo. Temas ja pri superfamilio, kie la tradiciaj sociaj sistemoj kapitalismo kaj komunismo estas kunfanditaj en racian familiecan agordon, kiun la libro de Reuve Kritz beletre ĉiĉeronas. Sed la recenzata libro estas verko de samideano Ginz. Mi devas do aldoni, por esperantista publiko, ke Ginz sciis plenumi, en plej internacia, kristale pura lingvaĵo, sian nefacilan tradukan taskon. Estus stulte pretendi, ke Esperanto aperu ĉie en plej asepsa formo, kvazaŭ talentaj tradukistoj estus tradukmaŝinoj kaj rezignus sian propran stilon, sian koloron, sian lingvan registron kaj alporti al la Esperanta komunumo sian beletran tembron. Kiam. mi legis unue la libron, aŭtune 1967, mi sendis senkompromisan laŭdan dankon al amiko Ginz. Estas almi aparte agrable tion publike ripeti. Restas al mi formuli esperon. Post la milito de junio 1967, arabaj kaj judaj policistoj kunlabore reguligas la trafikon de Jerusalemo. Espereble la kibuca spirito, kiun Krite hebree kaj Ginz Esperante tiel bone elvortigis, povos fariĝi komuna spirito inter ambaŭ israelaj komunumoj, tiel, ke ne plu araboj kaj judoj, sed egalrajtaj israelanoj povu, en siaj respektivaj lingvoj, interŝanĝi la samorigina!! pacsaluton: salani kaj ŝalon». Tiel plenumiĝos la profunda kaj plej arda deziro de alia granda judo kaj homarano, nome Zamenhof, dank’ al kies iniciato kaj streboj Freŝa mateno povas nun esti legata en tutplaneda vasto.

  • Sabro: Israela indiĝeno. 
— J. Régulo. Boletín n167 (maj 1968)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Antaŭparolo (Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935, kun S. Kamarýt)
  • Esperanto en servo al neesperantistoj (Esperanto, 4/1959, p. 69)
  • Esperanto na poštovních ceninách (Esperanto sur poŝtaj valorpaperoj, informfolio pri Esperanto, ĉ. 1947, )

Antologio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]