Kontralte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kontralte estas la nomo de la unua poemaro (1955) de Marjorie Boulton (1924—2017) eldonite de Eldonejo Stafeto, La Laguna (Kanariaj insuloj). Ĝi enhavas 286 paĝoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kiam la germanino Marie Hankel aperigis en 1911 dudek du poemetojn („Sableroj") verkitajn ekde 1906, Kabe heroldis, ke „ŝia reĝina morto ĝojigis sian popolon per siaj verkoj". Efektive la reĝino (de la Floraj Ludoj) estis la unua poetino en nia literaturo. Depost tiu aminda, romantika talento kaj tre modesta komenco estis nur notindaj dudekon da jaroj poste, kun nemultaj versaĵoj, la nomoj de la estonino Hilda Dresen, pro ŝiaj melankolie puraj versoj, kaj de Amalia Nunez Dubus, hispanino, rimarkinde verkinta el filozofia grundo, kaj nun — denove post iom pli ol dudek jaroj — surprize aperis sur nia verda firmamento stelo de unua grandeco.

„Se per milito, tertremo aŭ brulado nia tuta esperanta literaturo malaperus, ĝi baldaŭ ekaperus denove”, jam siatempe asertis la unua reĝino. Nia literaturo ne malaperis sed du militoj danĝere atencis ĝian vivon, kio post la dua tamen ne malhelpis ĝian abundan refloradon — ironio de la sorto — en lando kies lingvo ambicias la internaciecon, kaj ke ĝi nun eĉ forkaperis al la nacia literaturo verkistinon de, laŭ W. Auld, „tre bonaj poemoj". Marjorie Boulton efektive debutis en 1949 anglalingve, kiam ŝi kontaktis kun Esperanto, kaj en nuna verko, kies amplekso iomete konfuzas jam publikigas eĉ pli ol 190 poemojn, grandeparte valorajn kaj ĉiam atentindajn, faritajn en tri jaroj. Estas la unua fojo, ke en Esperanto virino — „sekso: virino vira, ina viro, mi diru, eble, dama kavaliro", malgraŭ vireca impeto, tipe virinece senbridigas sian naturon kun forte koncentriga pasio, kaj aŭdace malkaŝeme nudigas sian koron. „Kontralte" ŝi elkantas ardan amon „tielnomite malfeliĉa"-n, ne por io abstrakta, por iu spirito, sed por „karnulo", metante la akcenton ĝuste sur la karnan plenumon ĉar „paroli pri la amo nur spirita terure riskas ŝajni hipokrita"... Ŝia reĝino moŝto (de la Belarta Konkurso de UEA) ĝojigos sian popolon" aŭ eble... „fremdaj, skandalaj ŝajnas ŝiaj (miaj) revoj"... Ja tio, kio de tiom da poetoj tiele estas direktata al la virino kutime nevolonte toleriĝas, kiam tiu ĉi ĝin same reciprokas. Tamen tiu neordinara kuraĝo konfesi publike meritas respekton kaj kompaton, kaj tia virina inspiro, ne laŭtradicie larmoglanda aŭ aminda ja, espereble vekos almenaŭ egan interesigon kiel ĝi surprizatake rekta, neniam kruda sed realisme drasta, naskis lirikon preskaŭ sensimbolan („senvesti min de amo kaj eduko por iĝi etulin' en urintuko"; „mia fenditajoj kora -viando por la katoj, ĉu valora?") foje kun trafa bildo aü komparo („se kanto rajdas nun sur mia spiro"), sed foje ankaŭ risktuŝante eŭfemisman emfazon („brulegantaj korkrateroj; flamaj torturdancoj en la vejnoj, pastrino en deliro rita” k.s.) Absoluta ĝojo aŭ malĝojo mutigas. Kiam poeto sin esprimas li distilis el la la realeco tion, kio fermentinta sur kora fundo, ricevis propran vivon. En kelkaj longaj versajoj la poetino restas, malgraŭ pasiaj krioj, la racie realista detalanto de riĉa gamo de kontraŭaj sed konverĝaj sentoj kaj deziroj, kiuj precipe ricevis propran vivon en kvietiĝinta korpejzaĝo per plimallongaj poemoj. Siatempe Marie Hankel paroligis la rozujon, simbolon de l' amo: „Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian; mi pikos, mi vundon la manon la vian; pro arto mi miajn floretojn defendos, pro amo mi miajn pikilojn forsendos." Marjorie Bouiton, reprenante la ripozon el la konsekvenco mem de sia spita ago (Mistero de Amo) „Sed nun mi konas la ripozon. Per tiu sama sanginundo. Rigardu! Per la ruĝa vundo. Mi nun posedas mian rozon.” Elrevige post suferoj ŝi-„almenaŭ (mi) en disŝirita kor' ankoraŭ (mian) propran memon savis”, kaj metas malvarman fingron sur la vundon de la homa soleco, la fokuso de l'moderna literaturo („Alieco", „Soleco", „Spegulimago"). Sed la plibona ebleco de l'homa ekzistado ŝin forturnigas de narcisismo kaj vana plorado („Kuragxajn stelojn povas mi adori... ĉar mi nenian aŭdis stelojn plori"; „Mi volis esti saĝa kaj racia, digna, kuraĝa, ne ploraĉ bleka") kaj la dignan taskon, kvazaŭ patrinecan surogaton, ŝi trovis al la edukado de junulinoj, taskon gravan sed nostalgian pro la ĉiama rekomenco... En „Trista Tenereco" ŝi kun rimarkinda facileco priskribas en 28 sonetoj, dediĉitaj al ŝiaj studentinoj (kiuj prefere ankoraŭ ne legu iujn poemojn!) siajn komprenemajn rilatojn kun ili; lertfluaj sonetoj en kiuj la natura esprimmaniero tamen ne malofte impresas sufiĉe proza: „La disciplino estas formulo kiu pretendas ke, dum intelekta epoko de la vivo, plenperfekta morale estas ĉiu studentino". Cetere kurioza trajto de la aŭtorino estas tio, kion ni nomu ŝia lektorina rezona intelekto, sin manifestanta meze de plej korŝiraj sentesprimoj per subita meminterrompa demando kaj subra konjunkcio.

...Kaj krii nur en mio hor' magia,
Ho kara, kara! Via, via, via!
Ĉu mi dezirus? Nu, malkaŝe, jes.
Sed, pro honoro, mankas la permes'.
...Ĉu mi dezirus tion? Jes, kaj tre.
Ĉu estas eble? Plejprobable, ne.

Sed verdire kia distanco jam depost la periodo, en kiuj raciaj profesoroj unuafoje propramire versludis! Marjorie Boulton, kiu riĉas je vera sentimento, estas esenca poeto en sia duobla apero: "mi estas ebenajo kaj vulkano". Vulkana, la memsufiĉe grava sed iom monotone flua lafo de ŝiaj „erupcioj" laŭnature solidiĝas. En la ebenaĵo kontraŭe plireliefigas „la formo” en perletoj de naturobservo kaj meditemo.

La verdaj folioj
Iĝas brunaj.
Miaj brunaj haroj
Iĝas aŭtunaj
Per grizaj strioj.
Ho jaroj!

aŭ ridetas humoro speciala, ĉar „Doktoro Lapenna, kvazaŭ goril' freneza gestas", aŭ sprita, ĉar ŝia eldonisto (kun varma loko en la koro por la poetoj) „jen ora birdo — kanario... kantas en Akademio". Malgraŭ por poeto stranga konfeso — ankoraŭ ne ĝisfunde estri la lingvan instrumenton, stranga kiel sunkulpigo, ke ŝi tial ne emis krei...novajn vortojn, la aŭtorino en nia literaturo unuaĵete lasis la kutiman „promeson" malproksime post si per diversaj admirindaj poemoj el profunda animo, lertmetiaj kun ofte postvibra finverso. „Amaraj Sonetoj", „Nenaskotaj Infanoj" kaj pluraj aliaj, eĉ ŝia unua

„Marborda Stono" estas plenumiĝoj kiuj antaŭvidigas prosperan pluan evoluon en harmonia ekvilibro inter sentoj kaj spirito, koro kaj pensoj, ĝis ankoraŭ pligranda verstensio, en la penetra eksterigo de la virina psiĥo, per eble ankoraŭ pli kerneca kaj konciza esprimvarieco. Ke la inde eldonita poemaro, uniktona en nia lingvo, estu la posedaĵo de ĉiu spiritmatura poeziĝuant(in)o, estas nia sincera deziro. 
— Tyneverum. Belga Esperantisto - Numero 340, Marto, 1956
Citaĵo
 Longe hezitas la plumo en la mano: Kiel, per kiaj vortoj recenzi la poemlibron de Marjorie Boulton? Mi ne ŝatas uzi bombastajn epitetojn, sed se oni serene kaj objektive konsideras la fakton ke, laŭ la biografiaj notoj de la libro, ŝi eklernis esperanton antaŭ ne pli ol ses jaroj kaj verkis la unuan poemon antaŭ kvar; ke la libro ampleksas entute ducent okdek ok paĝojn; ke la versaĵoj estas unuarangaj, lingve kaj poetike perfektaj kaj, plej grave, kiom ili estas originalaj, kuraĝaj kaj ŝvelaj de pasio kaj altaj pensoj, oni dubas inter la vortoj mirinda kaj mirakla.

Ni havas jam, krom niaj poetoj, nian poetinon: Ĉu baldaŭ esperanto povos fieri pri propra, vasta, epopea aŭ eposa mondfama poemo? Ŝajnas ĝin anonci la versoj de «La kataluna blazonŝildo», pompe sonoraj en la unuaj strofoj:

«Ĝismorte sangis la heroa grafo
Be Barcelono sur la batalloko;
E l nobla brusto ŝprucis ruĝa lafo;
Suferis pulmoj per la premsufoko.
Sed li ridetis. L i ne ĝemis».
profundsentencaj en la lasta:
«Ni homoj ne nobligas niajn ŝildojn
Krom proprasange, el la kor‘, sen ĝemo;
N i per suferoj strekas honorbildojn
Kaj ruĝaj strekoj iĝas la emblemo,
Kiel la ŝild‘ de Barcelono».

En senfina varieco oni trovas ĉarmajn versaĵojn pike spritajn kia «Anstataŭ», humanajn kiaj la «Poemoj de Hiroŝimo», aŭ arde pasiajn kiaj «Al amato malpermesita», «La ora branĉo», k. a., kiuj estas senekzemplaj en la esperanta literaturo.

Ni prave povas fieri pri la juna poetino, al kiu nia movado multe dankas jam. 
— L. Mimó. Boletín n084 (nov 1955)
Citaĵo
 
LAŬRON PLEJ ALTA AL « K O N T R A L T E »

La hodiaŭan komenton mi volas dediĉi al la poezio en Esperanto. Instigis min al tiu decido la apero de la plej nova volumo el la eldonejo Stafeto de J. Régulo Pérez en La Laguna sur la Kanariaj Insuloj. Estas ampleksa libro plena de poemoj verkitaj de Marjorie Boulton, la plej nova poetino en Esperantujo. Ŝi ne estas la unua, mi memorigas pri la estona poetino Hilda Drezen, pri kiu mi ĵus legis, ke malgraŭ pli fruaj malbonaj novaĵoj, ŝi estas ankoraŭ vivanta, kaj mi memorigas pri la svedino Magda Carlsson, kies antologio de Svedaj Poemoj, aperinta antaŭ nelonge, prave rikoltis la plej altajn laŭdojn. Se ni tamen jam nun donas la laŭron inter la esperantaj poetinoj al Marjorie Boulton, ni faras tion, ĉar ŝiaj poemoj estas originalaj kaj ilia rango estas vere plej alta. Oni preskaŭ ne povas kredi, ke Marjorie Boulton, anglino, eklernis Esperanton nur en 1949. ĉar ŝi nun ne nur majstras la lingvo komplete, sed ankaŭ verkas sen ĝi, samebone — mi supozas eĉ pli bone — ol en sia gepatra lingvo. La tridekunujara verkistino publikigis jam plurajn librojn en angla lingvo, parte pri literaturaj eseoj, parte anglaj verstradukoj de alilandaj poetoj. Ŝi estas tre klera persono kaj oficas kiel profesorino en seminario por instruiistinoj. Es peranto tamen ŝajnas esti por ŝi la plej taŭga ilo por esprimi ŝiajn plej personajn sentojn. Estas nur tri jaroj post la apero de ŝia unua poemo en Esperanto, kaj jam ŝi akiris rimarkindan perfektecon; certe ŝia evoluo ankoraŭ ne estas finita kaj ni do povas esperi ankoraŭ plian progreson kaj la aperon de ankoraŭ novaj sonoj el ŝia liro. Admirinda estas ŝia majstreco de la esperanta versfarado, okulfrape fluas ŝia lingvo, senartikikaĵoj en facile komprenebla maniero; sed certe la formo sola ne incitus nin al laŭdo, se ne la enhavo perfekte korespondus al la glateco de la lingvo kaj rimo. La poemaro, kiu havas la titolon Kontralte, estas vere esprimilo de virina vidmaniero; koro kaj intelekto de virino parolas el ĝi kaj prezentas agordojn, kiuj estus neaŭdeblaj je la buŝo de viro. Kontralto estas la plej malalta virina voĉo, do oni povus diri la kontraŭo de soprano, kaj vere tiu vorto plej bone taŭgas por ilustri la sonon aŭ la atmosferon, kiu iras tra la poemoj. Ne estas alta jubilanta voĉo, sed melankolio kaj ĉangreno parolas el la poemoj eligitaj per klara intelekto, de kapo kiu mastras la koro kaj tiom sublimigas la dolorojn, ke la poetino povas eldiri ilin en perfekte ĉizelitaj versoj. Ni aŭdas jam la plenovoĉan kontralton en la unua el la sep kolektoj, kiuj ampleksas la tuta volumo, kiu havas titolon Trista tenereco, en vulgara lingvo.

Malgaja karesemo; tio estas sonetoj en kiuj la poetino priskribas la sentojn kiujn ŝi havas kontraŭ siaj junaj lernantinoj, kies ĉagrenojn ŝi kompatas kaj kies ĝojo kaŭas al ŝi certan mornecon. Pli mallalta kaj pli sonora fariĝas ŝia voĉo en la du sekvantaj kolektoj, Unu virina koro kaj La ora branĉo, plenigitaj de la amareco pro malfeliĉa amoj kaj neplenumitaj sensualismo. Tiuj poemoj estas seksteme fortajn kaj impresaj, lirisma arto sur la kulminacio. Post tio, la kolektoj Bestoj kaj Sezonoj kaj Fenestro al la Mondo kaj Personoj efikas pli pale, kvankam, konsiderantaj por si mem, multaj el tiuj poemoj ankaŭ estas tre kaptaj. Kun plezuro oni legas kiel deserton la rimportretojn en Kalocsaya maniero pri diversaj verdstelanoj, genro de poemoj kiu meritas estis kulturata kaj kiu en ĉ tiu kazo monstras la ampleksecon, la grandajn amplitudojn de la talento de Marjorie Boulton. 
— D-ro Arthur Baur. Boletín n088 (apr 1956)