Marjorie Boulton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marjorie Boulton
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1924 (1924-05-07)
en Teddington, Middlesex
Morto 30-an de aŭgusto 2017 (2017-08-30) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Somerville College
Subskribo Marjorie Boulton
Okupo
Okupo poeto • esperantistoverkisto • biografo • dramaturgoesperantologo
Esperanto
Verkis en Esperanto Dek du piedetoj
Aliaj aktivaĵoj Honora membro de UEA
Akademiano Membro de AE
vdr

Marjorie BOULTON [MAĝari BOLtan] (naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Anglio; mortis la 30-an de aŭgusto 2017[1]) estis angla poetino, prozistino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Boulton naskiĝis en 1924 en Teddington, apudurbo de Londono, en Anglio.[2] Ŝia patro estis Harry Boulton, estro de la gimnazio de Barton-upon-Humber, Lincolnshire, Anglio; ŝia patrino estis Evelyn Cartlidge.[2]

Boulton studis ĉe la gimnazio de Barton-upon-Humber sub ŝia patro.[2] Poste, ŝi studis la anglalingvan literaturon ĉe Somerville College, Universitato de Oksfordo, de kiu ŝi diplomiĝita en 1944.[2]

Profesie, Boulton laboris kiel la estro de la altlernejo Charlotte Mason, en Ambleside, Anglio (nun parto de la Universitato de Cumbria).[2]

Boulton eklernis Esperanton en 1949, kaj poste iĝis unu el la plej vaste konataj Esperantaj aŭtoroj. Krom ŝia beletra verko, ŝi ankaŭ rolis kiel gvidanto de la Esperanta movado tra la mondo. En 1967 ŝi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.[3] Ŝi estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Marjorie Boulton estis prezidantino de Kat-amikaro[4] kaj ODES.

En 1971, Boulton reiris al Universitato de Oksfordo por doktoriĝo.[2] Post doktoriĝo, ŝi esploradis, verkis, kaj gvidis la Esperanto-movadon plentempe.[2]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1998 Marjorie Boulton estis honorigita per FAME-premio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton en 1997.

La verkaro de Boulton ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome, ŝi tradukis.

La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaĝita. Ĝin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankaŭ ŝia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj ŝi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

En 2014 Marjorie Boulton transdonis al Esperanto-Asocio de Britio la kopirajtojn pri ĉiuj siaj verkoj en Esperanto kaj pri la angla kaj Esperanta versioj de sia biografio pri Zamenhof.

Boulton kiel tradukisto[redakti | redakti fonton]

Boulton ankaŭ estis aktiva pri tradukado. Interalie, Boulton tradukis, kune kun Ram Swaroop Vyas, la hindilingvan poemaron Vinejo (hindie मधुशाला, Madhuśala) en la anglan sub la titolo The House of Wine.[5]:464, §Ⅱ.l.5 Ŝi ankaŭ tradukis la gravan mezanglalingvan poemon Perlo (angle Perle) en Esperanton.[6]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Ŝia kompleta poezia verkaro estas eldonita en "Unu animo homa" kiun redaktis Edmund Grimley Eans, duvoluma poemaro, eld. Esperanto-Asocio de Britio (BEA), 2022[7].

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Virino ĉe la landlimo

Citaĵo
 En la antaŭparolo, la verkistino klarigas kial ŝi verkis 15 teatrajetojn : kvankam nia iiteraturo estas mirinde riĉa je poezio, kaj same riĉa je romanoj kaj noveloj — ni ankaŭ menciu la vojaĝpriskribojn — tiu literaturo estas egale malriĉa je dramoj. Mi tute konsentas pri tiu aserto ; kaj mi eĉ povas tuj aldoni : malriĉa je kiu ajn bela teatraĵo aŭ kiu ajn mallonga verkaĵo kiu plene taŭgas por artvesperoj aŭ distraj kunestoj. Tial mi aplaŭdas la aperon de la libro kaj mi aplaŭdas la manieron laŭ kiu la eldono teknike estas efektivigita : fortika koverto, bone enbindigita, senligna papero : jen libro kiu ne disfalos post unu tralego. La libro, konsistanta el 15 verketoj, estas tiel vari-enhava ke iel oni trovas la drameton aŭ farseton kiu taŭgas por ia medio. Tamen, ĉiuj ne estas samnivelaj ; kaj kelkaj eĉ ne estas realiĝeblaj sur la scenejo. Mi opinias ke la farseto “ Drasta Kuracado ’’ kaj la tragedio “ Liberiĝo ’’ teknike devus esti adaptataj : ne eblas ternigi du aktorojn dum longa ludparto, almenaŭ se reĝisoro postulas ke la ternado estu kiel eble plej reala : restas nur la ebleco ke iu elverŝas ternpulvoron, sed tiam la ludantoj ne plu elparolas unu vorton. Por la dua menciita verketo, la postuloj de la teksto ne povas esti anstataŭigitaj per sugestoj, sen risko de perdo de la drama forteco. Pri la literature plej bela “ Ĉe l'akvo de Forgeso ” en versoj, mi estas certa ke nur estas eble prezenti ĝin sur scenejo, se la roluloj estas profesiaj artistoj. Sed kun tiu kondiĉo la verketo plene sukcesos. Ĝenerale oni povas averti la teatraĵverkistojn ke versoj malhelpas la akceptopretecon fare de la aŭskultantoj ; kaj ke skeĉoj, kiuj celas distri la ĉeestantojn, devas evolui al kulmino, atingota preskaŭ je la fino aŭ kiel finaĵo mem de la verko. M. Boulton ne ĉiam atentis pri tio. La kelkaj kritiketoj tamen nenicl celas malvalorigi la verkon entute ĉar, kiel mi jam diris, ĝi estas aplaŭdenda kaj bezonata. La lingvo estas konipreneble modela; tamen mi opinias la uzon de la adverbo “ akcidente ” anstataŭ “okaze" iom stranga. Menciinda ankoraŭ estas ke kvin el la teatraĵetoj ricevis premion dum belartaj konkursoj, kaj ke la libro entute estas dediĉita al Julio Baghy. Jen, karaj reĝisoroj, 15 skeĉoj el kiuj vi povos ĉerpi laŭprefere. Sed ne nur por ludigi la enhavon vi aĉetu la libron ! La plej multajn teatraĵetojn mi legis ĝisfine pro la spriteco kaj la lingvobeleco mem. 
— Gr. M. Belga esperantisto n369 (jul-aug 1960)

Pri Eroj kaj aliaj poemoj

Citaĵo
 La unuaranga Esperanta poetino denove aperas per dika volumo, lukse prezentata de «Stafeto». Oni miras pro la profunda kaj ampleksa laboro de la aŭtorino kiu, laŭ la faldoklapo nin informas, verkis, post la apero de «Kontralte», tio estas en 4 jaroj, du verkojn en Esperanto, du en angla lingvo, du tradukitajn anglen, kun aliaj pli malgravaj... kaj plie, ŝia profesia

laboro. La verko konsitas el preskaŭ ducent poemoj. En sobra kaj sincera enkonduko M. Boulton nin avertas, ke «ili estas intense personaj» kaj ke «pri ili, ŝi neniam restis plenkontenta». Tio estas kondiĉo nur de bonaj aŭtoroj kaj ĝi plene precizigas la psikan portreton de la aŭtorino. Mi certe bedaŭras, ke la malmulta amplekso kaj ofteco de Boletín ne permesas, ke mi recenzu tiel gravan verkon kun la detalo al ĝi deca. Do, mi, rapide, laŭ filmo, prinotos la plej elstarajn detalojn. «ERO» estas la nomo de la unua parto, kiu entenas kvar profundajn verkojn: Tero, libero, vero kaj mistero. Oni atentu, kiel ĝi ĵonglas pri la linaĵo kaj la signifo. Estas kvar majstraj pecoj Dua parto; «Provizore», estas vivresumo, pensiga kaj unueca poemo; entute dekses kantoj, ĉiu deksesversaj, poluritaj cizelitaj tercetoj. SUR NIA SANGA TERO. Trafaj bildoj pri nuntempaj maljustaĵoj: senŝtateco, milito, raso, landlimoj, pasportoj k. a. Pri la formo estas notinda nova triversa strofo, asonanca (en la unua poemo: Venuso kaj la Vulkano), tre artisma: '

Sub Etno la forĝejoj muĝe flamis
Venuso kuŝis; la nudeco lumis
Vulkano staris apud ŝi. Li lamis.

Alian parencan formon ŝi uzis en Vero, ankaŭ per tercetoj kaj ankaŭ tre trafe. Junaj poetoj multe povos lerni pri Lmarto en tiu ĉi verko «KVARPIEDA KONSONANTO» estas bildetoj pri katido; sed, kiel sub ĝia velura piedeto, sin kaŝas akraj ungoj, sub tiaj petolaj versoj sin kaŝas trafaj, homaludantaj pensoj. En «FOLIOJ DE ORA BRANĈO», oni kolektas diversajn, ĉefeamajn poemojn, inter kiuj mi ŝatas: «Litanioj pri la manoj de Tomato» kaj «Homino»n. Tiuj verkoj estas pli parencaj al «Kontralte». Ja, ĉiuj amaj verkoj funde similas,., kaj diuj malsimilas. Preskaŭ same, mi diras pri «Amkantoj laŭ minoraj gamoj»; sed mi ne preterpasu «Alispeca amo», kiu konsistas el dek perfektaj sonetoj. «Momentoj kaj meditoj» la plej multenombra parto, entute 55 verketoj, mallongaj, fulmaj vizioj pri floroj, bestoj, tagaj bagatelaĵoj, kie la aŭtorino ĉiam trovas iom por skui kaj skurĝi niajn etburĝajn nervojn. Kaj, finfine, dekdu portretoj de konataj esperantistoj, kolektitaj sub la titolo: «Bildoj el nia albumo», bone verkitaj per paraj versoj, plejparte naŭsilabaj, kelkaj dekunusilabaj. Pri la trafeco, kiel en ĉiu portreto juĝu tiu, kiu konas la origilalaĵojn. Kompletigas la libron du tabeloj: Glosoj, klarigante dekses novajn vortojn, el kiuj nur (ambigua kaj koŝmaro) estas neologismoj; kaj klarigoj pri frazoj kaj propraj

nomoj, aperantaj en la poemoj. Bela kovrilo kaj senmakula eldono. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n121 (maj 1960)

Prozo[redakti | redakti fonton]

Kvarpieda kamarado (taglibro pri katido, 1956)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • pole Szantaż: powieść kryminalna (esp. Ĉantaĝo: krimromano, originala titolo Subjects for Blackmail), el la angla poligis Zofia Krajewska, Katowice, eld. "Śląsk" 1960[8]
  • pole List zza grobu: powieść kryminalna (esp. Letero el [trans] la tombo: krimromano, originala titolo Dead letter), el la angla poligis Zofia Krajewska, Katowice, eld. "Śląsk" 1959[9], 2-a eld. 1989[10]

Aŭdkasedoj[redakti | redakti fonton]

  • La kompleksa tragedio de Norda Irlando. Paris: Magnetofona Servo de SAT-Amikaro, 1983. 90 minutoj.
  • 100 jaroj de originala kaj traduka Esperanto-prozo. Graz: JEK, 1987. 90 minutoj.

Kontribuoj al gazetoj kaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, UK 2003, kun Humphrey Tonkin

Festlibro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Marjorie Boulton » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.