Kriptogamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kriptogamoj estas sporplantoj, kies seksa reproduktiĝo okazas sen floroj. Ĝi estas unu el la du subregnoj de la planta regno. Al ĝi apartenas la talofitoj, muskoj, filikoj, algoj.

La reproduktiĝo okazas en kadro de la generacia ŝanĝo, kie la haploida generacio (la gametofita generacio) formas seksajn ĉelojn, la diploida generacio (sporofita generacio) formas nur vegetativajn (produktita dum mejozo) sporojn. Ankaŭ la fungoj kaj mukofungoj estas aldonitaj al la kriptogamoj, kvankam ĉi-kaze ne temas pri plantoj.

La nomo de la plantogrupo reiras ĝis 1735 je sistematiko de Carl von Linné kaj signifas „kiuj pariĝas kaŝe“. Ili kontraŭstaras la fanerogamojn, kiuj do „videble pariĝas“ (florplantoj).